El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong

| 2013-08-28
Bookmark and Share

 

Ĉina prezidanto Xi Jinping (dekstre) kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong  

 

    La 26an de aŭgusto en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

 

     Xi pozitive taksis fruktojn de la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Singapuro, kaj akcentis, ke Ĉinio gravigas disvolvon de la ĉina-singapuraj rilatoj de amikeco kaj kunlaboro. Xi atentigis, ke ĉi tiu jaro estas la 10a datreveno de la establo de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL). Retrorigardante la pasintajn 10 jarojn, Ĉinio opinias, ke reciprokaj respekto, kompreno, konfido kaj subteno estas la plej valora trezoro por Ĉinio kaj la asocio. Ĉinio senŝanceliĝe sekvos plu la vojon de paca evoluigo, persistos en la eksterlanda politiko de amikeco kaj partnereco kun najbaraj landoj, prenos disvolvon de la rilatoj kun la asocio kiel antaŭecon de eksteraj aferoj kun najbaraj landoj, solidigos kaj profundigos plu la strategian partnerecon kun la asocio.

 

    Lee Hsien Loong diris, ke Singapuro kaj Ĉinio havas vastajn komunajn interesojn kaj disvolvas bonajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en multaj kampoj; Singapuro firme sekvos la politikon de amikeco kun Ĉinio, kaj volas plue ludi la rolon de la komisiono de la duflanka kunlaboro, ekspluati potencialon, gravigi ekspansiigon de kunlaboroj en financo, daŭrigebla disvolvado, ekonomia restrukturado kaj aliaj kampoj.

 

    Lee Hsien Loong rimarkigis, ke Singapuro pozitive rigardas Ĉinion, konsiderante, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas grava ŝanco por ĝi, por la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj por tiu ĉi regiono; Singapuro volas daŭre partopreni en disvolvado kaj konstruado de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments