El Popola Ĉinio>Esperantujo>

E-salono de la Ŝanhaja E-Asocio

| 2013-08-28
Bookmark and Share

 

 Fotoj pri melonoj

 

E-materialo pri melono  

 S-ro Wang Minhao (maldekstre), prezidanto de la asocio, kaj Zou Tianhao, ĝiaj vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario, en la salono

 S-ro Cui Zhiqin en prelego

 

 

 

Teksto kaj fotoj de Wang Minhao

 

 

    En la posttagmezo de la 25-a de aŭgusto okazis E-salono de la Ŝanhaja E-Asocio. En la jaro 2006 la Asocio ekfunkciigis sian E-salonon, kiu regule okazas en la posttagmezo de la lasta dimanĉo ĉiumonate. En la salono partoprenas membroj de la asocio, de tempo al tempo venas al ĝi ankaŭ samideanoj el aliaj landoj, kiuj laboras aŭ vojaĝas en la urbo Ŝanhajo. Ĉiufoje unu esperantisto faras prelegon laŭ difinita temo dum la salono.

 

    Ĉi-foje s-ro Cui Zhiqin faris al la ĉeestantoj la prelegon kun la temo pri melono. S-ro Cui Zhiqin estis vicpezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio kaj vicprezidanto de la Ĉina Medicina E-Asocio. Li profesie laboris kiel farmaciisto en la Ŝanhaja Ĉin-medicina Hospitalo. Dum la laboro li verkis multajn artikolojn en Esperanto pri la ĉina medikamento kaj kelkfoje faris prelegon en Esperantaj konferencoj aŭ kongresoj. Pro tio li akiris la Premion de la Internacia Medicina E-Asocio en la jaro 1988. Tio estis la unua premio por la ĉinaj esperantistoj ĉi-kampe.

 

    En la salono s-ro Cui Zhiqin disdonis mempreparitajn materialojn en Esperanto pri melono al la ĉeestantoj. Samtempe li kunportis melonojn de tri specoj por ke ĉiuj gustumu dum lia prelego.

 

    La prelego pri melono estis tre interesa kaj enhavo-riĉa. En Esperanto s-ro Cui Zhiqin klarigis la karakterojn kaj funkciojn de la melono kun fotoj. La ĉeestantoj aŭskultis lian prelegon, ĝuante la de li alportitajn melonojn.

 

 

Redaktoro : Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments