Ĉefpaĝo

Povrina dum la pasintaj monatoj

| 2013-08-28
Bookmark and Share

 

de USUI Hiroyuki

 

 

    Karaj ka(t)maradoj! Jam dum ok monatoj mi skribis nenion pri la farto de la katino Povrina, kiu ekloĝis en la interna korto de nia laborejo. Pardonon, ke mi tiom longe atendigis vin. Unuvorte dirite, ŝi bone fartas, kvankam lastatempe la pekina varmego sufokas ne nur homojn sed ankaŭ ŝin. Nun la katino kutime sternas sin ie ekstere, ekzemple supre de ŝia propra dometo, foje eĉ kun la ventro supren – mi volus averti ŝin, ke ŝi devus esti pli singarda ĉar ŝi ja ne loĝas en loĝejo de homoj, kie estus absolute sekure. Sed mi ja ne scipovas la … katan.

 

 
 Povrina

 

    Mi ĵus skribis pri ŝia dometo. Antaŭ ĉio mi devas raporti al vi kiel Povrina ricevis sian malgrandan loĝejon. Por tio ni tamen devas retroiri la tempon pli ol duonjaron. Fidelaj ka(t)maradoj eble memoras, ke Povrina estis portita al bestokliniko por ricevi kuracadon je la okuloj, de kiuj elvenadis muko. Ŝi revenis komence de novembro, kiam jam fariĝis malvarme. Oni timis, ĉu Povrina povus travivi la severan vintron en Pekino. Iu kolego instalis kartonan skatolon ĉe angulo de la korto por ke la katino povu loĝi tie, sed ĝi ŝajne estis tro provizora loĝejo por ŝia ŝirmado kontraŭ malvarmo.

 

La katino ricevis komfortan hejmon

 

    Iun tagon mia kolego Liu Sigong deklaris al mi sian intencon doni al Povrina pli fiksan hejmon. Sed kion ni faru? Unue ni vizitis barazon por aĉeti de fiŝvendisto ŝaŭmstirenan skatolon kontraŭ groŝoj, kaj poste prenis kelkajn brikojn, kiuj estis forlasitaj en nia korto. La sekvantan tagon li ankaŭ kunportis de sia hejmo malnovajn tukojn kaj vestaĵojn. Nun la granda ka(t)marado faris rondan truon en la skatolo kiel enirejon por la katino, sternis kelkajn tukojn kaj vestaĵojn ene kaj instalis ĝin ĉe la angulo destinita kiel la hejmo de Povrina. Ni metis grandan vitron supre de la skatolo kiel tegmenton kontraŭpluvan kaj -neĝan. La brikoj servis kiel pezŝtonoj, kiuj ne lasu eventualan ventegon forblovi la katinan loĝejon.

Liu Sigong preparas dometon por la katino. 
Jen instaliĝis la dometo. 

 

    Nun la dometo aspektis tute preta kaj komforta... eĉ se ĝi aspektus eta kabano por vi, homoj, ĝi devus esti komforta hejmo por katoj, mi kredas. Sed la katino komence ne volis eniri en ĝin – kiel ĉiu kato ŝi ja estas timema, "konservativa" kaj malŝatas ajnan novan cirkonstancon. Do kolego Liu devis iom forte puŝi ŝin en la novan hejmon, kaj unu fojon ŝovite enen, la katino evidente ekŝatis ĝin. Post tio se ŝi ne estis malsata kaj ne volis de ni ricevi manĝaĵon, ŝi rifuzis elveni malgraŭ nia insista alvoko. Nu, por katoj kutime pli gravas propra komforto ol flatado al la homa raso. Kaj dank' al la nova loĝejo Povrina tute bone fartis dum la tuta vintro, eĉ kiam neĝis kiel okazis kelkajn fojojn.

 

Fidela al la katino kiel hundo al homo

 

    Nun la tempo pasas sage, kiel okazas ankaŭ en fabeloj. Jam estis aprilo. Ankaŭ en Pekino la vintro estis jam foriranta. Iun vesperon ekirante de la oficejo mi estis ege surprizita, ĉar mi trovis alian katon tuŝproksime al la dometo de Povrina. Tiu nigra-blanka kato eĉ manĝis katofuraĝon el la telero de Povrina. La katino mem estis flanke, en ioma distanco. Mi neniam vidis ilin kvereli. Ĉu eble temas pri ŝia nova amiko? Ĉu kun la alveno de printempo ankaŭ alvenis tempo de amo por gekatoj? \

 

Ĉu la nigra-blanka kato ŝtele venas por manĝo? 

Aŭ ĉu la katoj (Povrina dekstre) volas amindumi? 

 

    Pasis du aŭ tri monatoj sed mi ne povis ekscii ĉu mi trafe supozis – ĉar mi ne scipovas la katan, kiel jam dirite. Sed intertempe montriĝis, ke ankaŭ tiu nigra-blanka kato ekloĝis en nia korto. Tiuokaze mia kolegino Niu Xueqin demandis min ĉu mi scias pri la alveno de la nova kato. "Jes," mi respondis. Ŝi plue demandis min: "La nova kato ŝajne estas pli bela ol la malnova. Kiun vi preferas?" "Kompreneble la malnovan katinon!" estis mia respondo. La katinon mi preferas, ĉar kiam ŝi vidas min ŝi alproksimiĝas al mi miaŭante por esti karesata per branĉeto. Nu, mi estas fidela al Povrina kiel hundo al homo…

 

La vivo de Povrina dum la somero

 

    Kaj nun ĉe ni estas la sufoke varmego. Pro tio jam de kelkaj monatoj la dometo estas tute forlasita – kiel mi skribis komence de tiu ĉi artikolo Povrina nuntempe preferas vivi ekstere. La alveno de la kruela somero alportis al la vivo de Povrina ankaŭ alian ŝanĝon. Komence de julio ni ĉesis doni al ŝi manĝaĵojn por homoj, ĉar ili rapide putriĝas, fetoras kaj allogas formikojn kaj muŝojn. Iuj – ŝajne temis pri la koleginoj, kiuj portis Povrinan al kliniko last-jare –afiŝis paperan anoncon, petante ke oni ĉesu doni al la katino homajn manĝaĵojn kaj promesis daŭre doni al ŝi katofuraĝon.

 

    Do ankaŭ mi sekvis ilian konsilon kaj komencis doni al Povrina nur katofuraĝon. Tamen foje iuj lasis viandpecojn kaj similajn ĉe la dometo de Povrina. Kiam mi trovis ilin, kun eta indigno mi ilin kolektis kaj forĵetis, timante ke se ni lasus ilin oni iam povus forpeli Povrinan el nia korto. Eventuale se oni trovus min kolektanta tiujn nedeziratajn manĝaĵojn, oni povus preni min por nove dungita purigisto. Sed homoj, fakte mi ne estas dungita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, mi estas dungita de Ŝia Moŝto Povrina…

 

    Kiel ajn, Povrina pasigas en nia korto ŝajne sufiĉe komfortan vivon, ĉu dum la frosta vintro aŭ la sufoka somero, dank' al la prizorgo de multaj gekolegoj, malgraŭ ke oni foje klaĉas, ke ŝi estas katino malbela, maldiligenta, dika… Lasu tamen homojn laŭplaĉe klaĉi. Ĉiukaze, Povrina, mi restos fidela al vi.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments