El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokas, ke Japanio forigu la baron de la intervidiĝo de la dulandaj gvidantoj per praktikaj agadoj

| 2013-08-29
Bookmark and Share

Li Baodong respondas demandon de raportisto.

 

    La 27-an de aŭgusto la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon kaj respondis demandojn de raportistoj pri tio, ke en la 3-a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping komencis sian viziton al 4 landoj de la Centra Azio kaj ĉeestos la 8-an Pintkunvenon de Gvidantoj de G 20 okazontan en St. Petersburg de Rusio kaj la Pintkunvenon de la Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazontan en Bishkek de Kirgizio.

 

    Respondante la demandon de raportisto pri tio, ĉu okazos intervidiĝo de ĉina kaj japana gvidantoj dum la pintkunveno G 20, Li Baodong, vicestro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke se Japanio deziras aranĝi intervidiĝon de la dulandaj gvidantoj, ĝi ne plue donu nur malplenajn parolojn, faru ion por ŝajnigo, kaj devas preni ĝustan sintenon kaj forigi la baron influantan la sanan disvolviĝon de la dulandaj interrilatoj per siaj praktikaj agadoj.

 

    Li Baodong diris, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio alvizaĝas seriozan malfacilon pro la problemo de la insularo Diaoyu. Tiu situacio ne estas kaŭzita de Ĉinio. Li emfazis, ke Ĉinio ĉiam deziras kaj havas la opinion solvi la disputon pri la insularo Diaoyu kaj plibonigi la rilatojn inter la du landoj per dialogoj. Ĉinio tiel diras kaj tiel faras. Sed Japanio ĉiam rifuzas la dialogon por solvi la problemon. En la lasta tempo ĝi senĉese laŭte kriis sloganojn pri dialogoj, kaj fakte ĝi estas ŝajniga por konfuzi la publikan opinion.

 

   Li Baodong diris, ke la komunikado inter homoj bezonas reciprokan "fidon", kaj la rilatoj inter landoj devas esti starigitaj surbaze de fido. La intervidiĝoj de gvidantoj ne estas por manpremi unu kun la alia nek por fotado, sed por solvi problemojn. Japanio devas havi grandajn vidkampon kaj kuraĝon, serioze rigardi la historion kaj forigi la baron influantan la sanan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj per ĝusta sinteno kaj praktika agado.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments