El Popola Ĉinio>头条新闻>

Liu Yandong renkontiĝis kun gajnintoj de la premio Speciala Libro-Kontribuo de Ĉinio

| 2013-08-29
Bookmark and Share

 

Liu Yandong (la tria de dekstre) kun unu el la ses premiitoj  

 

    La 27an de aŭgusto en Pekino okazis ceremonio de la sepa premio Speciala Libro-Kontribuo de Ĉinio kaj samtempe inaŭguriĝis la 20a Pekina Internacia Libro-Foiro. En la ceremonio ĉeestis ĉina vicĉefministro s-ino Liu Yandong.

 

    La premio estas ŝtatnivela kaj speciale starigita de la tiama Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonaĵaro de Ĉinio en la jaro 2005 kun la celo premii fremdlandajn verkistojn, tradukistojn kaj eldonistojn kiuj faris gravan kontribuon al enkondukado, tradukado kaj eldonado de ĉinaj libroj kaj al la akcelo de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝis nun 39 verkistoj, tradukistoj kaj eldonistoj el Usono, Francio, Germanio entute 19 landoj ricevis la honoron.

 

    Ĉifoje oni aljuĝis la premion al ses personoj, sveda tradukisto Anna Gustafsson Chen, usona verkisto Ezra Feivel Vogel, argentina verkisto Jorge Malena ktp.

 

    Post la 27-jara disvolviĝo la Pekina Internacia Libro-Foiro jam fariĝis influa en sia kampo en Azio kaj eĉ en la mondo. Ĉi-jare en ĝi partoprenas pli ol 2 000 ĉinaj kaj eksterlandaj eldonistoj el 76 landoj kaj regionoj. Saud-Arabio kiel honora gasto partoprenas en la foiro.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments