El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Internacia Velada Semajno en Qingdao

| 2013-08-30
Bookmark and Share

Komuna celebrado de triumfo

 

    La 27an de aŭgusto fermiĝis la Kvina Qingdao-a Internacia Velada Semajno. La 11-taga aranĝo havis la temon "urbo de velado kaj antaŭenigo de blua urbo", kaj inkludis internacian interŝanĝon de olimpika velad-kulturo, veladon kaj aliajn entute preskaŭ 30 programerojn.

 

     En la tendaro partoprenis pli ol 10 teamoj el Barcelono de Hispanio, Melburno de Aŭstralio, Singapuro, la Korea Respubliko kaj Pekino, Sanya, Nankino, Weihai, Yantai de Ĉinio kaj pli ol 300 junaj sportistoj kaj trejnistoj.

 

    Dum la semajno Qingdao aktive faris amikan interŝanĝon kaj kunlaboron kun urboj progresintaj en velado, kaj subskribis memorandon de velada kunlaboro kun Kiel de Germanio, Melburno de Aŭstralio, kaj Ulsan de la Korea Respubliko.

 

    Samtempe Qingdao intense preparas sin por la qingdao-a konkurso de la Internacia Velada Federacio. La konkurso okazos de la 12a ĝis la 19a de oktobro en Qingdao, kaj tio estas la unua fojo en Azio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments