El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 3-a Festivalo de Ĉinaj Islamaj Bongustaĵoj en Urumqi, Ĉinio

| 2013-08-30
Bookmark and Share

 

Por diskonigo de la manĝaĵa entrepreno  

 Vizitantoj en ĝuado de bongustaĵoj

 

   La 28-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 3-a Festivalo de Ĉinaj Islamaj Bongustaĵoj en Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidento de Ĉinio. La festivalo prezentis ĉarmon de Urumqi kaj la specialan kulturon de ujguroj. Ĉeestis ĝin multaj vizitantoj kaj manĝaĵaj entreprenoj.

 

    Okazante en la Xinjiang-a Internacia Kunvena kaj Ekspozicia Centro, la festivalo enhavis ne nur lokajn bongustaĵojn, sed ankaŭ islamajn bonĝustaĵojn de aliaj lokoj de la lando. Estas tre popularaj kebaboj, rostitaj ŝafidoj kaj knela supo. Okazos dum la festivalo ankaŭ aliaj aktivadoj, kiaj premio-dona ceremonio de fotoj pri bongustaĵoj en Xinjiang, eldonado de libroj pri Xinjiang-aj bongustaĵoj kaj elekto de la plej-o el la bongustaĵoj.

 

    La festivalo daŭros ĝis la 8-a de septembro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments