El Popola Ĉinio>头条新闻>

La luna esplorilo Chang'e-3 estos lanĉita en la fino de la kuranta jaro

| 2013-08-30
Bookmark and Share

 

La modelo de la rondira aparato de la luna esplorilo Chang'e-3  

 

    La 28-an de aŭgusto la Ĉina Ŝtata Administracio de Scienco, Teknologio kaj Industrio por Nacia Defendo anoncis, ke la tasko de la luna esplorilo Chang'e-3 eniris en la praktikan periodon por lanĉo de la esplora periodo. La esplorilo Chang'e-3 estos lanĉita en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro en la fino de la kuranta jaro.

 

    Post ekpraktikado de la dua-perioda tasko de Chang'e-3 de la ĉina lun-esplora projekto en februaro de 2008, oni faris 21-monatan projektadon, 26-monatan esploradon de la prototipa modelo kaj 20-monatan esploradon de la oficiala modelo. Nuntempe la flugilo estis fundamente preta kaj la sistemo de la transporta raketo estis muntita kaj testita.

 

    La dua-perioda tasko de la lun-esplora projekto estas la dua de la tri paŝoj de la projekto "rondflugado, surluniĝo kaj reflugado". Ĝi, inkluzive de la taskoj de Chang'e-2, Chang'e-3 kaj Chang'e-4, estas ankaŭ ŝlosila paŝo por servi kiel ligilo inter la pasinteco kaj la estonteco. Plenuminte la rondlunan esploradon la esplorilo Chang'e-2 daŭre flugas malproksimen. Nun ĝi troviĝas en la loko je pli ol 50 000 milionoj da kilometroj fore de la terglobo. Chang'e-3 plenumos la taskon de "surluniĝo", faros ĉelokan sondadon kaj rondiran esploradon surface de la luno. Cang'e-4 estas rezervujo de Chang'e-3. La glata praktikado de la dua-perioda tasko de la lun-esplora projekto realigos grandan transigon de ĉinaj spacoteknologioj kaj metos gravan teknologian bazon por la esplorado de Ĉinio en la profunda spaco.

 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments