Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Pietro Fiocchi

Islamo en Pekino -- Homoj, faktoj kaj inspir-fontoj (I)

| 2013-08-30
Bookmark and Share

 de Pietro Fiocchi

 

    Interparolo kun Ibrahim (Xuē Tiānlì), imamo de la pekinaj islamanoj

 


La tiama enirejo al la moskeo de Niujie. La moskeo, kiu estis konstruita en 996 p.K dum la Liao-Dinastio, estas la plej antikva kaj granda en Pekino, ĝi estas unu el la plej famaj en la mondo.




    Vendredon, akompanata de mia kolegino Revon (kiun mi sincere dankas por ŝia utilega helpo kiel interpretistino) mi veturis al la moskeo de Niujie, kiun mi ofte vizitas, por konatiĝi kun la imamo kaj ekscii de li iom da historio pri aferoj laǔ mi interesegaj.

 

    Jen la kerno de nia renkonto.

 

    Kie vi naskiĝis? Kiam kaj kial vi elektis fariĝi imamo? Kia estas via ĉiutaga vivo kaj laboro en la moskeo?

 

 
La imamo Ibrahim (Xuē Tiānlì)en sia kabineto 




    Mi naskiĝis en Panggezhuang de la distrikto (antaŭe estis gubernio) Daxing de Pekino. Ĉiuj vilaĝanoj tie estas hujoj. Post kiam mi forlasis la elementan lernejon, mi lernis en la preĝejo, la vilaĝa moskeo. Oni klerigas ahonon en ilia knabeco, la aĝo por eniĝi en elementa lernejo. Komence mi lernis arabajn literojn kaj sekve tiujn de la persaj (la ĉefa lingvo uzata en la islama rito estas la araba). Mi laŭvice lernis la koncernajn librojn kaj pli kaj pli profundiĝis. Post la lernado de la "5 libretoj" mi serioze lernis la araban lingvon, ĉar la Korano estis skribita en tiu lingvo. Mi volis fariĝi ahono, ĉar la vilaĝo kaj la lokaj muzulmanoj havis tiun ĉi bezonon. Ne kiel nun, oni speciale starigis institucion por kulturi ahonojn. En la pasinteco, nur en la preĝejo, la ahono gvidis kelkajn junajn disĉiplojn. (Li donis ekzemplojn pri la libroj de glosaro, verkado ktp). Fininte lerni la 13 librojn, mi akiris la verdan robon kaj fariĝis ahono. Post la "diplomiĝo", mi estis invitita de pluraj preĝejoj unu post alia (la invito okazas en ĉiu tria jaro) kaj komencis eduki lernantojn kiel ahonoj. Ahonoj estas "fluantaj", ili ne ĉiam restas en unu loko, ĉar ekzistas multaj nature formiĝintaj islamaj vilaĝoj kaj ili bezonas ahonojn. Post longa tempo, mi fariĝis la plej aĝa ahono. Nun, en Ĉinio estas institucio de islamaj asocioj (tutlanda kaj lokaj), ili klerigas ahonojn. Almenaŭ en Pekino, la ahonoj studis en la institucioj, dume la islamanoj de kelkaj aliaj lokoj daŭrigas la tradiciajn edukajn manierojn de ahonoj. Pekino havas 140 ahonojn en pli ol 70 preĝejoj (kelkaj iris aliloken), plejpartaj ahonoj diplomiĝis en la institucio (ekde la jaro 1982), kaj mi estas la estro de la institucio (samtempe la estro de la Pekina Islama Asocio).

 

 


La imamo Ibrahim preĝas por mi.


    Kiom da islamanoj (ĉinoj kaj eksterlandanoj) loĝas en Pekino?

 

    260 miloj, krome, ankaŭ alilandaj islamanoj. Ili same preĝas ĉiutage.

 

    Ĉu ili nur iras al ĉi tiu moskeo?

 

    Ne, ili laŭplaĉe vizitas. Normale, ili volas viziti tiujn pli grandajn preĝejojn, ekzemple la moskeon de Dongsipailou kaj aliajn. Same nia moskeo... Ni akceptis la ŝtatestrojn de Indonezio, Pakistano, Irano kaj tiel plu. Ĉar ĉi tiu preĝejo havas la plej longan historion en Pekino, ĝi stariĝis antaŭ pli ol mil jaroj.

 

    Ĉu la islam-kredantoj en Pekino vizitas la moskeojn (tiun de Niujie kaj la aliajn) regule?

 

    Certe, ni, islamanoj, devas konservi tempon por fari tion. Muzulmanoj ĉiam loĝas ĉirkaŭ la preĝejoj, precipe en la naciminoritataj urbopartoj. Se en iu loko estas moskeo, certe ĉe ĝi proksime loĝas kredantoj. Mi vizitis multajn moskeojn, kiel ahono aŭ kiel lernanto.

 


La moskeo estas ĉiam plena je homoj preĝantaj, legantaj la Koranon en la korto, vizitantaj ĝiajn antikvajn belegajn lokojn.




    Ĉu pli da moskeoj devus esti konstruitaj? Pli da "halal-nutraĵoj" (manĝaĵoj preparitaj laŭ la islama tradicio) devus esti troveblaj en la urbo?

 

    Laŭ mi ili jam sufiĉas por la pekinaj islamanoj, ĉar la preĝejoj jam distribuiĝas en ĉiuj distriktoj kaj gubernioj de Pekino. Ankaŭ en la pasinteco estis multaj moskeoj, precipe tie kie abunde loĝis naciminoritatoj, ekzemple Niujie kaj Dongsi... Kvankam ne ĉiuj preĝejoj estas tiel grandaj kiel la Niujie-a. Lastatempe, en Doudian estis malfermita granda moskeo dum la ĉi-jara Bajramo (islama festo), oni pagis por ĝi 100 milionojn da juanoj. Ĝi estas la plej granda preĝejo, povas enteni en si milojn da preĝantoj.

 

 
Kredantoj post la vendreda preĝo (al-jumu`ah )


    Antaŭ la jaro 996, alvenis du eksterlandaj kleruloj por disvastigi nian religion, tiam la imperiestra kortego volis doni al ili altrangajn oficojn por reteni ilin, ili ne volis fariĝi oficistoj ĉar ili preferis plenumi siajn devojn ĉi tie, do la preĝejo estis konstruita. Komence ĉi tiu moskeo estis tre malgranda -- se vi vizitos la antaŭan korton, vi povas vidi la sesangulan pavilonon, la "mil jaroj" ĝuste kuŝas tie. Jam multfoje oni rekonstruis la moskeon, sed neniu tuŝis ĝin. Ĝi estas samaĝa kiel la turo de la Liao-dinastio en la templo Tianning.

 

    Post iom da utilaj klarigoj li revenis al la demando... Tre oportunas por la muzulmanoj akiri halal-ajn manĝaĵojn, ne nur en tiuj partoj de la urbo, kie jam de longe loĝas precipe naciminoritataj (Niujie, Dongcheng, Changying), sed ankaŭ en aliaj lokoj. Almenaŭ en Pekino, la metropolo, estas tre oportuna.

 

 
Muzulmanoj aĉetas en la korto de la moskeo la tradician bonegan panon ('nang').


   
Ĉu la pekina registaro subtenas la moskeojn?

 

    Grandegajn helpojn ĝi donis. Ekzemple la ĵus pasinta Bajramo, tiam 6 aŭ 7 miloj da islamanoj preĝis samtempe en la muskeo, krome, 10 miloj da spektantoj vizitis Niujie... Tiom da homoj, tiom da sekurigaj aferoj... Antaŭ ĉio, nia administra distriktestro speciale okazigis grandan kunvenon por realigi kunagojn de policana, trafika, komerca kaj aliaj flankoj. La festivalo estas grava kaj internacia. Por ke ĉiuj bone pasigu la festivalon, la registaro plenforte donis helpojn homfortajn kaj materialajn. (Ekde 1949 la Registaro financadis plurajn projektojn por la riparo de la moskeo de Niujie. En 2005 la Registaro donis al la moskeo 25 milionoj da juanoj por la restaǔro de la moskeo. Tio permesis ankaǔ la rekonstruon de la preĝa halo por virinoj).

 


La minareto de la moskeo 




    Ĉu la moskeo ofte okazigas aktivadojn? Kio ili estas?

 

    Jes, certe, nur la regulaj religiaj agoj jam estas tre multaj, ĉiutage ni havas almenaŭ 50 preĝojn diversajn, inkluzive de ĵumuo (vendreda preĝo) , namazo (ĉiutagaj preĝoj) kaj aliaj. Sen la subtenado de la registaro, estus tre malfacila por ni, neregistara unio, organizi tiajn aktivadojn.

 

    Kian rolon havas la Asocio por la Islamo?

 

    La rolo de la asocioj – tutlanda asocio kaj lokaj asocioj (kiel ĈEL kaj lokaj E-organizoj) – estas "administra oportuneco". Tiom da muzulmanoj bezonas tiajn organizojn por plenumi religiajn taskojn. Ankaŭ ahonoj tiel servas por la islamanoj.

 

 
 Indoneziaj islamanoj preĝas en la moskeo.




    Ĉu la pekina islama komunumo aǔ la Moskeo de Niujie havas rilatojn kun islamaj komunomoj en aliaj landoj? Se jes pri kio? Kiaj projektoj?

 

    Ne konkretaj komunikoj. Ni ne havas iujn organizojn por speciale fari tion. Pro tio, ke tiu ĉi loko (Niujie) havas longan historion por muzulmanoj, ni havas multajn ŝancojn akcepti delegaciojn eksterlandajn. Ekzemple, la eksteraferaj departementoj kontaktos nin pro la vizito de iuj alilandaj gastoj, por ke ni faru preparojn kaj tiel plu... 

 


Ejo por la laŭrita lavo de la korpo antaŭ ol preĝi




    Ekde pli ol 1000 jaroj Islamo estas realo de la ĉiutaga vivo en Pekino kaj en aliaj regionoj: kiaj estis la rilatoj inter islamanoj kaj ne islamanoj dum la historio?

 

    En mia opinio, la rilatoj fakte estas tre harmoniaj, ne aperis gravaj konfliktoj inter nacioj. Kaj nun nia registaro havas naciajn kaj religiajn politikojn, ĉiuj nacioj estas egalaj ĉu granda ĉu malgranda ĉu majoritata ĉu minoritata. Cetere la politiko klinas al la naciminoritatoj... Antaŭe, manĉuroj ne estis islamanoj, kaj nun eĉ koreoj, mongoloj kaj tibetanoj kredas islamon...preskaŭ en ĉiuj nacioj de Ĉinio estas muzulmanoj.

 

    Ĉu oni rajtas en Pekino voki la kredantojn al la preĝo de la minaretoj per la kanto de la muezino? Se ne, ĉu tio iel ĝenas la harmonion de la kredantoj?

 

 
Islama Asocio de Ĉinio




    Oni rajtas. La kantoj certe estas samenhavaj kun tiuj de la aliaj islamaj landoj, sed en la arabaj landoj tia kanto estas iom pli laŭta.

 

    Ĉu oni brodkastas la kanton? Aŭ voĉe krias?

 

    Per homa gorĝo...por sciigi islamanojn jam tempas fari preĝon... Nun oni povas oportune scii la tempon, sed tia kanto certe devas resti, ĝi estas parto de la rito.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments