El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Serĉi Perditan Kamelon

| 2013-09-02
Bookmark and Share

 

 

    IU komercisto perdis kamelon. Li serĉadis en multaj lokoj, sed ne trovis ĝin. Li falis en grandan maltrankvilon. Tiam li vidis maljunulon iranta antaŭ li. Li tuj iris al li kun demando: "Sinjoro, ĉu vi vidis kamelon?"

    "Ĉu vi demandas pri kamelo lama je maldekstra piedo?" demandis la maljunulo.

    "Jes," respondis la komercisto.

    "Ĉu ĝi portas mielon maldekstre kaj rizon dekstre?"

    "Jes, prave."

    "Ĉu ĝi jam perdis unu denton?"

    "Ho, tute vere. Kie vi vidis ĝin?"

    "Ne, mi ne vidis ĝin," respondis la maljunulo.

    La komercisto koleriĝis: "Ne trompu min, certe vi kaŝis la kamelon. Alie vi ne povus scii tiel detale pri ĝi!"

 

 

    La maljunulo respondis senhaste: "Ne koleru, sed aŭskultu mian klarigon. Ĵus mi vidis kamelajn piedsignojn sur la vojo kaj trovis, ke la dekstraj piedsignoj estas pli profundaj ol la maldekstraj. Krome mi vidis ankaŭ, ke maldekstre de la vojo estas mielo, kaj dekstre rizgrajnoj. Tiam mi certiĝis, kion la kamelo portas. Mi rimarkis, ke la folioj, kiujn la kamelo mordis, surhavas dentosignojn, kaj tio montras, ke la kamelo jam perdis unu denton. Sed mi ne scias, kien iris la kamelo. Vi devas serĉi ĝin laŭ ĝiaj piedsignoj."

    Laŭ la konsilo de la maljunulo la komercisto trovis sian kamelon.

 

 

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments