El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Por Varmigi Ilian Koron

| 2013-09-02
Bookmark and Share

 

 

    MIAJ geavoj diligente prizorgis farmejon dum la tuta vivo. Ili bredis bovojn, kokojn kaj porkojn kaj kultivis diversajn legomojn. Ili kun ĝojo vivis el tio. Eĉ en la jaroj de malprospero ilia vivo restis senŝanĝa. Sed en tiu tempo multaj homoj perdis sian laboron en urboj kaj fariĝis vagabondoj, kaj iuj eĉ migris en ilian farmejon malproksiman de urbo.

 

    Mia avo memoris, ke la unua gasto de la farmejo estis ĉifonulo kun ĝentila konduto. Li, demetinte sian ĉapelon, riverencis antaŭ mia avo kaj diris, ke li nenion manĝis jam tri tagojn kaj volas tie labori. La avo pririgardis lin kaj diris: "Bone, estas amaso da brulligno ĉe la muro de la korto. Transportu ĝin al alia flanko de la korto. Mi pensas, ke vi povos tion fari." Li etendis sian grandan kalan manon kaj forte premis tiun de la viro.

 

    Mia avino rememoris, ke en tiu momento la okuloj de la viro tuj ekbrilis kaj li hastis al la korto por labori. Kaj ŝi aldonis seĝon ĉe la manĝotablo kaj bakis plian pomtorton. Dum la tagmanĝo la fremdulo parolis tre malmulte. Kiam li estis forironta, lia talio fariĝis multe pli rekta ol antaŭe. "Nenio estas pli dolora ol perdo de memrespekto," diris la avo al mi poste.

 

 

 

    Kelkajn tagojn post la foriro de la viro venis al la farmejo alia gasto en kostumo kaj kun malnova valizo, kiu petis de la avo manĝaĵon. Tiam la avo estis falĉanta herbojn. Li viŝis siajn manojn kaj manpremis kun la fremdulo: "Estas amaso da brulligno ĉe la muro de la korto. Mi volas, ke vi helpu min transporti ĝin en alian flankon de la korto. Kaj estos granda ĝojo por mia tuta familio tagmanĝi kune kun vi." Demetinte sian kostumon, la fremdulo tuj eklaboris...

 

    Mia avino diris, ke ŝi jam ne povas memori, kiom da fremduloj tiam vizitis ilian farmejon kaj manĝis kune kun ili, kaj des pli ne povas memori, kiom da fojoj estis transportita tiu amaso da brulligno en la korto. Tamen miaj geavoj bone scias, ke en tiuj tagoj tiu amaso da brulligno povis varmigi la koron de homoj kaj alportis al ili esperon.

 

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments