Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> UK

Miaj spertoj en la 98a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, Islando

| 2013-09-02
Bookmark and Share

 

 

Fotoj pri agadoj dum la 98a Universala Kongreso de Esperanto  

  

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda (Francio)

  

    Jam la duan fojon okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Islando (20-27. 07. 2013). Laŭ pluraj tiamaj partoprenantoj la lando multe ŝanĝiĝis. Ĉi-foje la kongreso okazis en la moderna vitra konstruaĵo "Harpa", kiu estas centro por koncertoj kaj konferencoj. La partoprenantoj loĝis en apudaj aŭ en pli foraj hoteloj. Rejkjaviko estas la plej norda ĉefurbo en la mondo. Inter kelkaj vidindaĵoj ĉe la marbordo okulfrapas brilanta ŝtala ŝipforma artaĵo, kiun admiras preterpasantoj. Iom pli fore troviĝas la domo Höfdi, kiu famiĝis pro subskribita kontrakto inter la tiamaj usona prezidento Reagan kaj la rusa prezidento Gorbaĉov por malarmiĝo. La dominanto de la urbo estas la plej alta preĝejo Hallgrímur.

 

    En la kongreso partoprenis pli ol mil esperantistoj el 55 landoj. Sabate, la 20-an de julio posttagmeze la ĉina delegacio prezentis la agadon de Ĉina Kulturo en Norda Eŭropo. Estis instalita vasta fotoekspozicio. Oni povis admiri kelkajn artaĵojn: kajtoj, paperaj eltondaĵoj, brodaĵoj kaj aliaj. Post la solena ceremonio, kiun ĉeestis ĉinaj kaj islandaj altranguloj oni malvualis buston de Konfuceo donacitan al la Islanda-Ĉina Asocio por Kulturaj Interŝanĝoj inter la du landoj. En la sekva tago estis okazigita la "Ĉina Tago" de la Ĉina E-Ligo. Dum ĝi oni prezentis diversajn aktivaĵojn el pasintaj jaroj kaj faris komentojn pri "Kultura diferenco inter la Okcidento kaj la Oriento". Sabata vespero apartenis al la Movada Foiro, dum kiu oni renkontas multajn konatojn kaj povas ekscii pri la aktivaĵoj de diversaj E-asocioj.

 

    La solena inaŭguro de la kongreso okazis dimanĉe en la 21-a de julio. Por la lasta fojo prezidis ĝin kaj bonvenigis la partoprenantojn kaj honorajn gastojn la prezidanto de UEA Probal Dasgupta. La plej eminenta inter la ĉeestantoj estis la ŝtatestro de Islando s-ro Olafur Ragnar Grimsson, kiu parolis al la publiko kaj deziris sukceson al la kongreso. Lia parolado estis varme aplaŭdata. Claude Nourmont legis la mesaĝon de Luis C. Zaleski-Zamenhof -- la nepo de nia Majstro. Sekvis salutoj kaj bondeziroj de diversaj asocioj kaj landaj reprezentantoj. Dum la paŭzo estis prezentita mallonga desegnofilmeto kaj pianmuziko. Posttagmeze jam komenciĝis serioza programo kun diversaj prelegoj kaj asociaj kunvenoj.

 

    La Komitato de UEA elektis tri novajn Honorajn Membrojn de UEA. Dum la dua kunsido de la komitato estis elektita nova estraro kun prezidanto Mark Fettes el Kanado. Oni atendas ŝanĝojn kaj novan strategion. UEA akceptis la 71-an landan asocion -- la Albanan E-Asocion. En la Fermo de la kongreso estis anoncita la decido de la antaŭa estraro de UEA pri la aljuĝo de Trofeo Fyne al la Vjetnama Esperanto-Asocio. La nova prezidanto Mark Fettes transdonis ĝin al vjetnama junulino.

 

    La kongresa programo estas ĉiam bunta, multaj programeroj okazas samtempe, do foje malfacilas elekti. Dum la semajno okazis diversaj prelegoj, konferencoj, diskutrondoj. Multaj asocioj havis okazon prezentiĝi kaj kundiskuti. Sian kunsidon havis instruistoj, fervojistoj, medicinistoj, juristoj, sciencistoj, vegetaranoj, ateistoj, komunistoj, SAT-anoj, ĵurnalistoj, verduloj, kat-amantoj, nefumantoj, blinduloj, radioamatoroj, komercistoj, samseksamuloj, legantoj de Esperanto kaj aliaj. Prezentiĝis pluraj religiaj asocioj pri: Kristanismo, Spiritismo, Ŭombulismo, Oomoto. La kongresa temo Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj estis pritraktita dum la kongreso.

 

    Ankaŭ en la ĉi-jara UK ne mankis tradiciaj programeroj, kiel ekzemple: Kleriga Lundo, Tago de la Lernejo, Centra Oficejo Respondas, Aŭtoraj Duonhoroj, Aŭkcio, Oratora Konkurso, Belartaj Konkursoj, Ekumena Diservo, Ĝemelaj Urboj, Tradicia Urba Akcepto, Prezento de Venontaj UK-oj kaj tiel plu. Kunsidis Akademio de Esperanto, Komitato kaj Subkomitatoj, Faka kaj Strategia Forumoj... Okazis serio da paroligaj lecionoj, oni povis iom lerni la islandan lingvon kaj sekvi prelegserion pri Islando. Allogis kurso pri la historio de Esperanto. Kongresanoj ĉeestis multajn aliajn interesajn programerojn. Aperis kvin numeroj de la kongresa kuriero Aŭroro. Ĉiuvespere ni ĝuis kulturajn prezentaĵojn. La ĉeĥa trupo prezentis teatraĵon bazitan sur la dramo de Karel Čapek RUR -- temas pri robotoj. Emocia estis violonludado de Sara Su Jones, usona denaska esperantistino, kiu kiel trijara knabino unuafoje sursceniĝis kaj ludis violonon en la 63-a UK en Varna en la jaro 1978. Jam tie ŝi rikoltis fortajn aplaŭdojn kaj admiron. Sian artan altnivelan pianludadon elmontris s-ino Alaniz el Argentino. Koncertis ankaŭ konataj E-muzikistoj, inter kiuj Kim el Danio, Emanŭel el Italio, Ĵomart kaj Nataŝa el Svedio, Edgar Piŝĉikas el Litovio.

 

    Ne mankis KER-ekzamenoj, IKU-prelegoj, AIS-kursoj, bankedo kaj balo, Nacia Vespero en kiu islandanoj prezentis siajn landon kaj kulturon. Impresis korusa kantado sur ŝtuparo antaŭ la grandega E-flago por plezuro ne nur de esperantistoj. La Internacia Vespero ĉiam konsistas el kontribuoj de la partoprenantoj. Aŭskultiĝis kantoj, poemoj, pian- kaj flut-ludado. Oni spektis teatraĵeton kaj dancojn. Ĉe la fino prezentiĝis ĉiuj artistoj komune kantante dum juna hungaro Ĉaba Slezák pianludis.

 

    Tre variaj estis ĉiutagaj ekskursoj, dum kiuj ni ekkonis vidindaĵojn de la ĉefurbo kaj admiris ĉirkaŭaĵon de nekutima, foje lunaspekta pejzaĝo. Ravis neĝkovritaj montaroj, riveroj, multnombraj akvofaloj, vulkanoj, rokoj, gejseroj, lafokampoj, azuraj lagunoj kun varma akvo, lagoj, flosantaj grandaj glacipecoj, vaporfontoj, paŝtiĝantaj ŝafoj kaj multaj ĉevaloj de speciala raso. Oni donis al ni multajn informojn pri la lando, ĝia historio, sagaoj, pri geoterma energio kaj uzado de varmaj fontoj, pri kaprica ĉiumomente ŝanĝiĝanta vetero kaj pri multaj aliaj interesaĵoj. Ni eksciis, ke ekonomio baziĝas ĉefe je fiŝkaptado, turismo kaj prilaborado de aluminio. Islando estas multfaceta lando kun kuraĝaj homoj, kiuj devas alfronti malfacilan vivon en ne tre favoraj kondiĉoj, ĉefe en iuj internaj perditaj lokoj. Ĝi estas mirinda lando, kie eblas tuŝi glaĉerojn, neĝon kaj nubojn transformiĝantajn en densan nebulon.

 

    En unu paĝo ne eblas detale priskribi ĉiujn aktivaĵojn, eventojn kaj belaĵojn. Oni mem devas sperti la Universalan Kongreson de Esperanto. La venontjara okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. La 100-a jubilea en Lille, urbo en norda Francio en la jaro 2015. Estas sufiĉe da tempo por ellerni Esperanton kaj partopreni en aktivadoj de esperantistoj.

 

Redaktoro : Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments