El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

La maljunuloj solaj vivantaj en la hejmo kaj la sistemo pri la socia garantio al maljunuloj

| 2013-09-02
Bookmark and Share

de ZHAO CHENXI

 

    ". . . Krom rememoro pri foraj pasintaĵoj, via patrino kaj mi ŝajne havas nenion por paroli inter ni. Ĉio en la hejmo restas ankoraŭ tute sama kiel antaŭ 14 jaroj. Ĉe mia litokapo sidas ankoraŭ via nigra kaj blanka foto farita sur la lago Xuanwu en via infanaĝo . . . "

 

    Ĉi tio estas paragrafo el la letero de maljunulo Wang Shaoming de Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, al la filo, kiu studas en alia lando kaj ne povis reveni al la hejmo dum la ĉi-jara Printempa Festo, la Nova Jaro de Ĉinio laŭ la ĉina luna kalendaro. Tuj post sia surretiĝo, la letero estis multe legata de retumantoj kaj vekis en la socio alian diskuton pri la problemo de "maljunuloj, kiuj vivas hejme tute solaj".

 

    Pro nova politiko pri la loĝantaro kaj transregiona hommoviĝo, en Ĉinio pli kaj pli multiĝas maljunuloj kiuj vivas tute solaj en la hejmo. Kun tio pli kaj pli graviĝas la jenaj sociaj problemoj, t. e. mankas prizorgoj al tiaj maljunuloj dum la ĉiutaga vivo kaj evidentiĝas la problemoj pri ilia psika sano kaj tiel plu.

 


En sopiro al la gefiloj en malproksimaj lokoj  

 

    Laŭ statistiko, en Ĉinio estas 167 milionoj da loĝantoj en la aĝo de pli ol 60 jaroj, kies duonon konsistigas la maljunuloj vivantaj tute solaj en la hejmo. Kiel unu el la plej evidentaj kaj la plej gravaj defioj en maljuniĝo de tiu ĉi generacio, la fenomeno de la maljunuloj vivantaj tute solaj en la hejmo jam vekis grandan atenton de la registaro kaj tiun de diversaj sociaj rondoj.

 

Soleco kaŭzas mensan perturbon

 

    Mi informiĝis dum intervjuo pri maljunuloj vivantaj tute solaj en la hejmo en la urbo Changde de la provinco Hunan en meza parto de Ĉinio ke, antaŭ du jaroj en la urbo Changde okazis malfeliĉo: 81-jara virino saltis el la balkono de la hejmo en la dua etaĝo, tio kaŭzis lezon de la kapo, frakturon de la maldekstra mano, kaj feliĉe sen vundo al la gravaj partoj de la korpo kaj sen minaco al la vivo. La maljunulino estis portita al hospitalo kun la konscio ankoraŭ vigla. Ŝi diris, ke ŝi saltis de sur la etaĝdomo, ĉar la vivo estas tre soleca kaj seninteresa.

 

    Laŭ konigo de samlokanoj, ŝia edzo forpasis antaŭ multaj jaroj, kaj ŝiaj du filoj laboras tutjare en aliaj lokoj. En la lastaj jaroj, ŝi vivis hejme kune kun sia nepo, sed antaŭ ses monatoj, ŝia nepo suden vojaĝis por laboro, do ŝi devige vivis sola en la hejmo. Kun paso de la tempo, ŝi fariĝis pli kaj pli stranga kaj ofte sin enfermis en la ĉambron. Kelkfoje ŝi restis sola en la domo sen manĝi kaj trinki dum la tuta tago. Tiutage, post ellitiĝo en la mateno, ŝi rigardis la malplenan ĉambron kaj sentis sin ege deprimita, do ŝi grimpis sur la balkonon, kaj saltis de sur la etaĝdomo por elverŝi la solecon kaj amaron en la koro.

 

    Rilataj enketoj montras, ke ne optimisma estas la stato de multaj maljunuloj vivantaj solaj en la hejmo ĉu je la fiziko ĉu je la psikologio. La hospitalo Huimin de Pekino faris enketon pri la vivkondiĉoj de tiaj maljunuloj en iuj plansetlejoj de la urbo. 753 el la 855 enketitaj maljunuloj suferas de kronikaj malsanoj, 265 el ili -- de du specoj da kronikaj malsanoj. Parto de ili psikologie suferas de angoro, soleco, tristeco, melankolio kaj de aliaj malbonaj sentoj.

 


Dorso de patrino

 

    Kompare kun la fizika doloro kaj aliaj malbonaj sentoj de la korpo, manko de la spirita konsolo al multaj maljunuloj vivantaj solaj en la hejmo estas pli granda damaĝo. La maljunuloj, kiuj ofte restas solaj kaj malofte interkomunikiĝas kun aliaj, facile falas en pesimismon, kaj eĉ estas teditaj de la vivo. Kvankam tio okazas nur ĉe malmultaj maljunuloj, tamen laborantoj de plansetlejoj devas doni adekvatan atenton pri tio kaj doni al ili certan psikologian subtenon, helpi al ili ĝustigi la pensmanieron, kuraĝigi ilin laŭeble partopreni en sociaj aktivadoj por ebligi al ili retrovi sian mem-valoron.

 

La sistemo pri pensio frontas al tri grandaj defioj

 

    Laŭinforme, en la procezo de rapida maljuniĝo de la ĉina socio kreskas la nombro de la maljunuloj vivantaj tute solaj en la hejmo, tio reflektas ke la ĉina tradicia sistemo pri vivtenado de la maljunuloj kaj garantia sistemo alfrotas grandan defion.

 

    Nuntempe, en Ĉinio proponita modelo pri prizorgo de maljunuloj estas preni la familiojn kiel la bazon, la plansetlejojn kiel la ĉefajn fortojn kaj la maljunulejojn kiel la helpajn rimedojn. Laŭ analizo de koncernaj fakuloj, la menciitaj tri flankoj atendas urĝan disvolvon kaj perfektigon.

 

    Wu Yushao, vicdirektoro de la Ĉina Ŝtata Komitato pri Maljunuloj, montris ke la senĉesa kreskado de la nombro de la maljunuloj vivantaj tute solaj en la hejmo igas la praktikatan sistemon pri vivtenado de maljunuloj havi jenajn tri grandajn defiojn:

 

    La unua estas garantio de la vivo. Precipe en la ekonomia flanko, aktuale restas ankoraŭ tre malalta la nivelo de la nova asekuro en la kamparo, tiele, la vivtenado de la maljunuloj, precipe tiu de la maljunuloj en la kamparo estas solvenda problemo por longa tempo en la estonteco.

 

    La dua estas servado en la ĉiutaga vivo. Efektivigi la servon taŭgan por la maljunuloj estas kerno por trakti la socian maljuniĝon. Hodiaŭ ne alta estas la nivelo de la servoj specialaj por la maljunuloj. En Ĉinio mankas ne nur profesiaj administradaj kompanioj, sed ankaŭ granda nombro da profesiaj flegistoj. Ni prenu flegistojn por maljunuloj kiel ekzemplon, en la tuta lando estas nur pli ol 20 mil laborantoj en tiu ĉi kampo, sed efektive oni bezonas pli ol 10 milionojn.

 

    La lasta estas spirita konsolo. Nuntempe la spirita konsolo por maljunuloj dependas ĉefe de hejmaj flegistoj, kaj profesiaj psikologistoj por la maljunuloj estas tre malmultaj.

 

Oficistoj de la loka registaro vizitas maljunulon vivantan sola en la hejmo.

 

    Laŭ multaj fakuloj, granda problemo pri prizorgado de maljunuloj okazas en familioj. "Malfortiĝo de la tradiciaj rilatoj inter filoj kaj gepatroj, la familia naskoplanado, fluiĝo de loĝantoj kaj aliaj faktoroj kaŭzis ŝanĝiĝon de familia strukturo, kaj malfaciligas la familian vivtenadon de maljunuloj, iagrade seriozigas la fenomenon ignori kaj forlasi la maljunulojn," diris klerulo Wang Xiaoyan.

 

    Han Keqing, fakulo pri socia bonstato, opinias ke la registaro devas ludi sian rolon en plua konstruado de la garantia sistemo por la maljunuloj. "Ĉe la flanko de la socia garantio, la ŝtato povas atingi la protekton al la maljunuloj vivantaj solaj en la hejmo per la du jenaj manieroj: la unua, la registaro havas la respondecon doni senpagajn servojn al la maljunuloj, kiuj vivas solaj en la hejmo sen helpado kaj kun aparta malfacilo, ke ili havu dignan vivon; la dua, la ŝtato devas starigi bonstatajn organizojn kaj bonstatajn instalaĵojn, kulturi flegistojn kaj disvolvi la servan merkaton por la maljunuloj, ke maljunuloj havu bonan vivon prizorgatan en familioj kaj plansetlejoj."

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Wang Lihua



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments