El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la periodo de fiŝkapta moratorio en ĉinaj maroj

| 2013-09-02
Bookmark and Share

 

Fiŝistoj de la provinco Shandong preparas la fiŝkaptilojn por veturi al la maro.

 

    Posttagmeze de la 1-a de septembro rehompleniĝis la fiŝhavenoj ĉe la ĉinaj maroj, ĉar la periodo de fiŝkapta moratorio de la Flava Maro kaj la maro Bohai jam finiĝis. Pli ol 50 miloj da fiŝŝipoj el la provincoj Shandong, Liaoning kaj Hebei kaj el la urbo Tianjin ekveturis al la maroj por fari fiŝkaptadon.

 

    Laŭ konigo de la Fiŝkapta Administracio de la Flav-mara kaj Bohai-a Distrikto, somero estas la grava tempo por reproduktado kaj kreskado de fiŝoj en la maro. Por reteni la prosperon de la fiŝ-industrio kaj mildigi la premon donitan de la kaptado al la fiŝ-resurso, Ĉinio validigis la regularon pri la periodo de fiŝkapta moratorio ekde la jaro 1995.

 

    La finita periodo komenciĝis je la 12-a horo de la 1-a de junio ĝis la 12-a de la 1-a de septembro.

 

    Kelkaj fiŝistoj el Shandong diris, ke pro la influo de la medio kaj troa fiŝkaptado, la fiŝ-resurso de la ĉinaj maroj pli kaj pli proksimiĝas al elĉerpiĝo en la lastaj jaroj, en la unua duonjaro plejparto da fiŝŝipoj ne povas tute plenumi siajn taskojn, kaj la plej riĉrikolta tempo estas de septembro ĝis decembro.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Rufieng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments