El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la Forumo de Ministroj pri Informoj kadre de la 3-a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio

| 2013-09-02
Bookmark and Share

 

 En la kunvenejo de la Forumo de Ministroj pri Informoj kadre de la 3-a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio

Cai Mingzhao faras parolon.  

 

    La 1-an de septembro okazis en Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio, la Forumo de Ministroj pri Informoj kadre de la 3-a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio. La forumon ĉeestis la ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ministroj aŭ ĉefaj ŝtatoficistoj de departementoj pri informoj el Afganio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio, Turkmenio kaj tiuj de aliaj landoj. Ili vaste kaj profunde diskutis pri la ĉeftemo "Intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en la informa kampo, antaŭenpuŝi disvolviĝon de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Azio kaj Eŭropo, konservi regionaj pacon kaj sekurecon".

 

    Cai Mingzhao, estro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris parolon kun la temo "Akceli amikecon kaj reciprokan fidon por komuna disvolviĝo". Li diris, ke dum la lastaj jaroj senĉese profundiĝis la interŝanĝoj inter amaskomunikiloj de Ĉinio kaj landoj de Azio kaj Eŭropo, pliriĉiĝis la kunlaboroj inter la amaskomunikiloj en rubrikoj, artikoloj kaj programeroj kaj plioftiĝis la reciprokaj vizitoj inter raportistoj. La interŝanĝoj kaj kunlaboroj en la informa kampo aldonis fortan pozitivan energion por akceli disvolviĝon de la amikaj rilatoj inter la landoj en la regiono.

 

    Cai Mingzhao proponas, ke la landoj en Azio kaj tiuj en Eŭropo starigu duflankan aŭ multflankan interŝanĝan sistemon de interreto, kune dividu la spertojn pri konstruado, utiligo kaj administrado de la novaj amaskomunikiloj, oftigu interŝanĝojn kaj kunlaborojn en konservo de reta sekureco, bato de reta krimado kaj en esplorado de retaj teknologioj, kaj kune traktu la defiojn alportitajn de la interreto.

 

    La ĉeestantoj de la forumo opinias, ke la senĉesa grandigo de la interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj diversaj landoj en la regiono en la informa kampo antaŭenpuŝis interŝanĝojn inter aziaj kaj eŭropaj landoj en ekonomiaj kaj komercaj informoj, akcelis la komprenon kaj amikecon inter diverslandaj popoloj, utilas al konservado de la paco kaj al tiu de sekureco de la regiono kaj akcelis ĝiajn prosperon kaj disvolviĝon. Disvolvante la informan industrion kaj novajn amaskomunikilojn la landoj en la regiono devas kune trakti la defiojn alportitajn de la interreto, bati la kontraŭleĝajn agojn inkluzive de diskonigo de informoj pri terurismo, ekstremismo kaj pornografio. Estas pli elstaraj la urĝeco kaj neceseco por oftigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter diversaj landoj en diskonigo de informoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments