El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio emisiis monerojn por la 10a datreveno de la Ĉina-ASAL-a Ekspozicio

| 2013-09-02
Bookmark and Share

 Desegno sur la fronto de la ora monero

 Desegno sur la dorso de la ora monero

 

    La 1-an de septembro en Nanning la sekretariejo de la ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) anoncis, ke la Ĉina Popola Banko, la centra banko de Ĉinio, tiutage emisiis memorigajn monerojn por la 10a datreveno de la establo de la Ĉina-ASAL-a Ekspozicio.

 

    La serio de memorigaj moneroj konsistas el du, unu ora kaj unu arĝenta, kaj ambaŭ estas leĝa mono. La ĝenerale fabrikita ora monero pezas 0.25 uncon, altas 22 mm, entenas 99.9% da oro, nominale valoras cent juanojn, kaj la maksimuma vendokvanto estas 15 000 ekzempleroj. Sur ĝia dorso estas desegno de la granda pando trinkanta akvon, surskriboj "1/4oz Au. 999" kaj "memorigo de la 10a datreveno de la Ĉina-ASAL-a Ekspozicio" en la angla lingvo kaj cifero de la nominala valoro.

 

    La ĝenerale fabrikita arĝenta monero pezas unu uncon, altas 40 mm, entenas 99.9% da arĝento, nominale valoras dek juanojn, kaj la maksimuma vendokvanto estas 30 000 ekzempleroj. Sur ĝia dorso estas desegno de la grandaj pandoj trinkantaj akvon, surskriboj "1oz Ag. 999" kaj "memorigo de la 10a datreveno de la Ĉina-ASAL-a Ekspozicio" en la angla lingvo kaj cifero de nominala valoro.

 

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments