El Popola Ĉinio>头条新闻>

200 volontuloj de la Korea Respubliko venis al Ĉinio por medi-protektado

| 2013-09-03
Bookmark and Share


Koreaj volontuloj kolektas rubaĵojn sur la monto Qinling. 

 

    Antaŭtagmeze de la 1-a de septembro okazis la "Surmonta Kunveno por Medi-protektado" kune organizita de la ĝenerala konsulejo de la Korea Respubliko en Xi 'an kun la Xi 'an-a Korea Asocio de Komerco. Sur la monto Qinling, 200 volontuloj el la Korea Respubliko laŭvice kolektis la forĵetitajn paperetojn, trinkaĵajn botelojn, plastajn sakojn kaj tiel plu en la de ili tenatajn balaaĵajn sakojn.

 

    Antaŭ la 8-a horo la volontuloj jam atingis la lokon, ili faris kolektadon laŭ la vojo, grimpante la monton. Post nelonga tempo iliaj sakoj fariĝis pli kaj pli pezaj.

 

    La ĝenerala konsulo de la Korea Respubliko en Xi 'an diris, ke ankaŭ la koreoj amas la pejzaĝojn de belaj monto kaj akvo, la natura beleco ne devas esti detruita de rubaĵoj. Pro la multiĝo de la koreaj entreprenoj en la urbo, same pli kaj pli multaj koreoj loĝas ĉi tie, kaj la rubaĵoj multiĝas. La ĉi-foja aktivado celas, ke la urbanoj plenumu sian socian taskon. Oni esperas, ke la amikeco inter la koreoj kaj la lokanoj povos pliiĝi pere de la programeroj medi-protekta kaj publik-profita. En la estonteco oni regule okazigos tiajn aktivojn por bone protekti la lokan medion per realaj agoj.

 

    La agado de la volontuloj, kiuj kolektis la rubaĵojn, kortuŝis multajn Xi'an-anojn, kiuj venis al la monto por ekskurso en la semajfino. Sinjoro Wang, urbano kiu loĝas ĉe la vidindejo, diris, ke la medio ĉe la pordo endas pli atentan gardon, la ago de la koreaj volontuloj estas same instigo al li mem, ke li certe ne lasos rubaĵojn ĉien en la publikaj lokoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments