El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la aktivado "Levi klerecon de la civitanoj pri la sano"

| 2013-09-04
Bookmark and Share

En la kunvenejo de la ceremonio por komenci la aktivadon "Levi klerecon de la civitanoj pri la sano"

 

    La 2-an de septembro okazis en Pekino la ceremonio por komenci la aktivadon "Levi klerecon de la civitanoj pri la sano -- diskonigo kaj edukado de la ĉeftemo pri racia uzado de medikamentoj en la jaro 2013". La aktivado estas kune aranĝita de la Ĉina Ŝtata Komisiono por Sano kaj Naskolimigo, la Ĉina Ŝtata Administracio pri Kontrolo de Nutraĵoj kaj Medikamentoj kaj la Ĉina Asocio de Sciencoj kaj Teknologioj. Pekino estas la unua stacio de la aktivado en la kuranta jaro.

 

    La aktivado celas popularigi la sciojn pri racia uzado de medikamentoj, plifortigi kapablojn de loĝantoj pri racia uzado de medikamentoj, krei bonan atmosferon de zorgado kaj subtenado de la socio al racia uzado de medikamentoj per ellaborado kaj disdonado de informoj kaj materialoj pri sana edukado, malfermo de grandaj kursoj pri la sano kaj per starigo de tenejoj de scioj pri racia uzado de la medikamentoj.

 

   Laŭ konigo, la unua periodo de la aktivado "Levi klerecon de la civitanoj pri la sano" daŭros tri jarojn. Ĉiu-jare oni faros diskonigon de sciencpopularigoj ĉirkaŭ unu afero pri la publika sano, kiu serioze minacas la sanon de la publiko. La aktivado celas konduki popolamason starigi la sanan koncepton, kulturi la sanan agadon kaj levi la sanan nivelon de la popolamaso per vasta diskonigo de scioj pri la sano.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments