El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Ekspozicio pri Kunveno de Komerco kaj Stimulo de Turismo 2013

| 2013-09-04
Bookmark and Share

 

 

 

En la inaŭguro de la Ĉina Internacia Ekspozicio pri Kunveno de Komerco kaj Stimulo de Turismo '2013

 

    La 2-an de septembro inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Ekspozicio pri Kunveno de Komerco kaj Stimulo de Turismo '2013 en la Ĉina Ŝtata Kunvena Centro de Pekino. La ekspozicio estas organizita de la Ĉina Turisma Administracio kaj la pekina registaro, ĝi allogis 485 koncernajn entreprenojn el 28 landoj por partopreni en la 4 partojn: kunsido, premidona turismo, konferenco kaj ekspozicio. Krome, ĝi sukcese invitis 416 plej eminentajn klientojn kaj aperigis 9402 surretajn invitilojn antaŭ la inaŭguro, tio estas historia atingo de la tuta industrio.

 

    La ĉi-foja ekspozicio liveras riĉajn programerojn por la partoprenantoj kaj la invititoj, ĝi kreis interŝanĝan kaj kunagan platformon plenan de malstreĉeco kaj ĝojeco ekster la eksponado mem, tio pliigos la interparoladon inter rilataj flankoj por pli bone konigi la ĉinan merkaton. La Semajno de Ĉina Kunveno estas unu el la tradiciaj programeroj de la ekspozicio, oni okazigos 21 forumojn, prelegojn kaj seminariojn kun diversaj temoj specialaj en 3 tagoj, kaj analizos la plej pintan tendencon kaj la plej varmajn punktojn de la industrio al la ĉeestantaro.

 

    La ekspozicio lastatempe jam akiris la ateston de faka eksponado donita de la Komerca Ministerio de Usono, pro tio nun ĝi, konsentita de Usono, fariĝis la sola koncerna ekspozicio de Ĉinio kaj estas disvastigita al la usonaj entreprenoj. Nun ĝi estas la plej granda kaj matura internacia ekspozicio speciala por la industrio de kunveno, eksponado kaj por stimulil la turismon.

 

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Rufieng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments