El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Ĉina-Eŭrazia Regiona Telekomunika Interŝanĝa kaj Kunlabora Forumo

| 2013-09-04
Bookmark and Share

 

 

 

Shang Bing, ĉina vicministro pri industrio kaj informadika teknologio, parolas en la inaŭguro de la forumo. 

 Subskribo de interkonsento pri vastigo de la ĉina-kazaĥa sekcio de eŭrazia komunika kanalo

 

    La 2an de septembro en Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okazis la Ĉina-Eŭrazia Regiona Telekomunika Interŝanĝa kaj la Kunlabora Forumo.

 

    La forumo aranĝita de la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio estas grava programero kadre de la 3a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio. En la forumo ĉeestis pli ol 150 ŝtatoficistoj, laborantoj el informadikaj kaj komunikaj entreprenoj kaj esplorinstitutoj de Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Mongolio, Pakistano, Taĝikio kaj tiuj de aliaj landoj.

 

    La forumo daŭris en unu tago, kun la celo intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn de internacia telekomunikado inter Ĉinio kaj aliaj eŭraziaj landoj, akceli la interligon kaj interlaboron de translanda komunikado de eŭraziaj landoj kaj servi al komuna disvolvado de la eŭrazia ekonomio.

 

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments