Islamo en Pekino -- Homoj, faktoj kaj inspir-fontoj (II)
Promenadoj
Dum multaj kaj longaj vojaĝoj tra landoj en kiuj islamo estas ĉiutaga realo, mi komencis interesiĝi pri religio, kulturo kaj pensmaniero profundaj kaj ĉarmaj. En urboj kaj vilaĝoj de Rusio, Turkio, Bosnio kaj Indonezio mi admiradis minaretojn lignajn kaj ŝtonajn, modernajn kaj antikvajn, kiel tiuj belegaj de Mezopotamio (la arabaj kaj kurdaj loĝantaj ankoraǔ hodiaǔ nomas tiel la regionon inter Turkio, Sirio kaj Irako), “halal” restoracioj kun orientaj dancistinoj, homojn en tradiciaj kostumoj, kies ĝentileco kaj saĝeco estas la plej karaj memoraĵoj de miaj ekskursoj tra la mondo. .
Nun en Pekino semajnon post semajno, promenante aǔ veturante bicikle tra ĉiuj bulvardoj kaj stratetoj de la ĉina ĉefurbo, mi malkovris iom da tia sama etoso, kiun mi ne povis tuj kapti. Tio ege helpis min rapide alkutimiĝi al la urbego, kiun ankaǔ dank`al tiaj ecoj mi komencis tagon post tago ami.
![]() |
Donglaishun, ĉina islamana restoracio en mia kvartalo |
Kiel kutime vespere mi promenas unu horeton tra mia kvartalo, Xicheng, en la okcidenta parto de Pekino ne tro malprokcime de la Nepermesita Urbo. Ĉi tie loĝas multe da ĉinoj, kiuj apartenas al la huja aǔ ujgura nacminoritatoj. Ĉie estas troveblaj “halal” manĝaĵoj (preparitaj laǔ la islama tradicio, tio estas tre grava afero, precipe se temas pri viando) kaj islamaj restoracioj, kelkaj el ili estas vere allogaj pro aspekto kaj bongusteco, kiel la restoracio “Donglaishun” en la strato Sanlihe (Sanlihe Lu). Kelkfoje mi vespermaĝis tie, sed nur gustumis pastaĵojn kun spicita saǔco, io simila al la roma popola gastronomia specialaĵo “aglio, olio e peperoncino” (ajlo, oleo kaj papriko). En la ujgura versio ili aldonis iom da soja saǔco kaj arakidoj, tamen laǔ mia buŝo estis bongustega.
![]() |
Majesta hotelo Xinjiang Plaza |
Kelkaj paŝoj for de ĉi tie, ĉiam en la strato Sanlihe, troviĝas la majesta hotelo Xinjiang Plaza (Xinjiang estas la Aǔtonoma Ujgura Regiono, kies ĉefurbo nomiĝas Urumqi), kie antaǔ ol forlasi Pekinon mi ŝatus tranokti, kiu oferas al siaj gastoj islamaj aǔ ne ĉion, kion ili povus deziri por komforta restado, kaj la Xinjiang islama supermarkto, malgranda sed tre bone kaj abunde provizita. Mi aĉetas ĉi tie ofte, precipe turkajn dolĉaĵojn, sekajn fruktojn kaj nigran teon. Ĝenerale mi vere ŝatus loĝi en Sanlihe Lu: ĝi estas ĉarma arbema strateto en kiu aldone troviĝas ĉio, kiu estas utila, eĉ malmultekosta barbiro.
![]() |
Islama supermarkto en Sanlihe Lu |
![]() |
Manĝaĵoj nur por islamanoj ĉe la manĝejo de El Popola Ĉinio |
Okazis al mi biciklante laǔvoje renkonti homojn en tradiciaj ujguraj vestaĵoj, virojn kun la tipaj ĉapeloj kaj longaj barboj, virinojn kapkovritaj per vualoj. Foje ili babilas kaj manĝas kune subĉiele fruktojn kaj viandon laǔtradicie kuiritan. Imagoj kaj aromoj, kiu transportas mian memoron al foraj lokoj mezorientaj kaj eǔraziaj en kiuj mi ĝoje provizore vivis.
![]() |
Profesoro Li Weilun antaŭ la pordo de la ujgura islama restoracio ĉe la Pekina Lingva Universitato |
Nun ni translokiĝu. Ĉe la Pekina Lingva Universitato, kvazaǔ mia dua loĝejo ĉi tie, troviĝas, iomete kaŝita, islama ujgura restoracio “Duniya Muslim Restaurant”, kie mi jam kelkfoje tagmanĝis kune kun aliaj esperantistoj invititaj de Profesoro Li Weilun post la sabataj konversaciaj rondoj. Enirante la restoracion oni povus havi la impreson esti en iu centrazia aǔ mezorienta manĝejo, ĉiuj la detaloj estas tre atente zorgitaj (lampoj, pentraĵoj ktp), la etoso komforta kaj agrabla, la manĝaĵoj tiom bongustaj kaj diversaj, ke oni povus longege resti ĉe la tablo tute sen zorgi pri la tempo.
![]() |
En la ujgura islama restoracio ĉe la Universitato |
Certe en la urbo estas multe da tiaj restoracioj, ekzemple en la Bulvardo Sanlitun (okcidenta parto de Pekino) unu apud la alia troviĝas kvar restoracioj, kiuj oferas bongustajn manĝaĵojn laǔ islama tradicio preparitajn, tamen ili estas persaj kaj turkaj, la “Duniya Muslim Restaurant” estas kzavaǔ gastronomia ero de Ĉinio.
![]() |
Nri Ali, majstro de pano |
Aldone tie oni povas gustumi freŝe bakitan ujguran panon, la tiel nomita nang-pano, kiu estas vera plezuro por la buŝo. Por mi, centro-suda italo, pano estas parto de la ĉiutaga vivo, kvazaǔ kulturo, ni kutimas diri: “bona kiel pano” por io (ne nur manĝaĵoj), kiun ni aparte taksas.
![]() |
La bongustega ujgura pano bakita ĉe la Pekina Lingva Universitato |
En Italio kaj ĝenerale en mediteraneaj landoj, mi opinias same pri Ĉinio, sidi kune ĉe la tablo, manĝi, trinki, gustumi malsamajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiuj havas propran historion (kelkfoje eĉ antikvan) estas grava parto de nia kulturo, kiun ni ĉiutage spertas. Do eble pro tio mi tiom atentas, dezirante pli profunde koni la Pekinon islaman, pri restoracioj kaj manĝaĵoj.
![]() |
La Vic-direktoro de la Komisiono por la Administrado de la moskeo, S-ro Chang Chongyu, profesoro Li Weilun kaj mi |
![]() |
Abdullah, kun kiu mi longe babilis en mia primitiva ĉina, per arabaj vortoj kaj gestoj. Engaĝa tamen intensa konversacio |
En la urbo islamaj preĝejoj kaj manĝejoj estas sufiĉe abunde disvastigitaj, tamen oni konsideras la Niujie-kvartalon unu el la plej gravaj centroj por la muzulmanoj. Ĉi tie troviĝas la plej antikva moskeo de Pekino, kiun mi jam kelkfoje vizitis, lastatempe akompanata de nia elstara samideano Profesoro Li Weilun, kiu helpis min interparoli kun la tieaj administraciaj estroj precipe por prepari mian intervjuon al la imamo de la Pekinaj islamanoj, Ibrahim aǔ ĉine Xuē Tiānlì.
![]() |
Tradicia islama restoracio en la koro de Niujie |
La kvartalo estas interesa miksaĵo de novegaj imponaj domoj, tradiciaj restoracioj, tipaj hutongoj kaj fascinaj kupoloj, tiuj de la sidejo de la Islama Asocio de Ĉinio.
![]() |
Novaj domoj en Niujie |
Se oni demandus min konsilon pri alternativa promenado tra Pekino, mi nepre sugestus ankaǔ tiun ĉi perspektivon.
![]() |
Islama Asocio de Ĉinio |
Komento
Gastlibro