El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Qin Guan

| 2013-09-04
Bookmark and Share

 

 

Feoj ĉe la piga ponto

Varias delikataj nuboj flue.

Disiĝbedaŭron steloj portas plue.

Arĝentan Rojon transiri senbrue.

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

En hor' de jada ros' kaj ora vento,

Nur foja renkonto,

Sed jam superas multe pli ol cento

En la homa mondo.

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/

Ilia amo kiel milda rojo

Similas, kiel sonĝ'— revid' en ĝojo.

Sed tuj disigas la revena vojo!

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

Se vera amo longdaŭri sukcesas

Inter geamatoj,

Ĉu la ĉiama kunestad' necesas

En tagoj, monatoj?

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ 0=0/

(Trad. Guozhu)

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

Qin Guan(1049~1100),kun adoltiĝa nomo Qin Shaoyou kaj memtitolo Emerita Klerulo Huaihai, estis lokano de Gaoyou de Yangzhou (en nuna Jiangsu-provinco). Li estis fama literaturisto kaj poeto en la Norda Song-dinastio (960~1127).

 

Ĉiujare, en la vespero de la sepa tago de la sepa monato lunkalendare, estas la Festo de la Sepa Vespero laŭ ĉina tradicio, kaj tiam homoj kutime sidas sub la ĉielo por rigardi la stelparon Bovisto kaj Teksistino. Laŭdire, ĉi-vespere oni povas vidi la renkontiĝon de la Bovisto kaj Teksistino sur la Arĝenta Rivero kaj subaŭskulti ilian kveradon, sidante sub subteniloj de fruktoj kaj melonoj.

 

De post la dinastioj Han kaj Wei (206 a.K. ~ 265 p.K.), aperis en Ĉinio multaj poemoj pri la Bovisto kaj Teksistino. Malsamaj aŭtoroj versis malsame. Plejparto de ili ripetis la tradician bedaŭron pri la “mallonga ĝojo de la revido”. Tamen tiu de Qin Guan estis escepto. Li versis kun aparte pli alta ideo, kaj ĝuste pro tio la poemo furoris tre fame.

 

La unuaj 7 versoj skribis pri la intervidiĝo:“Varias delikataj nuboj”lakone kaj leĝere anoncas la etoson por la ĉiujara revido de la Bovisto kaj Teksistino. “Arĝentan Rojon transiri senbrue” disvolvas la intrigon. “En hor' de jada ros' kaj ora vento”kaj la sekvaj versoj ŝanĝiĝas de rakonto al argumento, esprimante la amidealon de la aŭtoro:Kvankam ili malfacile havas ŝancon intervidiĝi, tamen ili ĉiam estas kor-ĉe-kore; kaj, kiam ili revidas sin en hor' de jada ros' kaj ora vento, ili reciproke faras sian korparolojn! Ĉu tio ne multe superas la geedzojn en la homa mondo, kiuj korpe kunvivas, tamen mense jam delonge apartiĝas!

 

La sekvaj 7 versoj skribis pri la malvolonta disiĝo kun amara bedaŭro: “Ilia amo kiel milda rojo”,estas pri la okazanta sceno, ilia amemo similas al la fluanta akvo en la Arĝenta Rivero.“kiel sonĝ'--- revid' en ĝojo”akcentas kaj la mallongecon de ilia intervidiĝo kaj ilian animstaton kvazaŭ en sonĝo siatempe. “Sed tuj disigas la revena vojo” versas pri ilia koro antaŭ la disiĝo. La profunda amsento jam atingas ĝis ekstremo, sed tiam subite aŭdiĝas potenca sono:“Se vera amo longdaŭri sukcesas / inter geamatoj,/ ĉu la ĉiama kunestad' necesas/ en tagoj, monatoj?”

 

Tiuj versoj de Qin Guan malkovris la esencon de la amo:Geamatoj devas elteni la pruvon de longatempa disiĝo. Nur se ili havas veran amon inter si, eĉ se ili dum tuta jaro restas disigitaj en nesamaj lokoj, ankaŭ multe pli superas la trivialan kuneston de senamaj geedzoj tagnokte. Tiuj maksimaj frapversoj levis la poemon al nova alto de ideo kaj faris ĉiujn aliajn banalajn ampoemojn senbrile palaj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments