El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Yao Ming: Mi volas helpi pli da gejunuloj

| 2013-09-04
Bookmark and Share

 de TIAN XINXIN

 

    Yao Ming komencis praktiki basketbalan ludon en la aĝo de naŭ jaroj. Post naŭ jaroj li fariĝis membro de la nacia teamo. Unu jaron poste li akiris la titolon de la azia ĉampiono por la unua fojo. Kiam li estis 22-jara, li fariĝis la unua novico elektita de NBA (Nacia Basketbala Asocio de Usono) en Azio. En la sama jaro li ricevis la titolon "Dek Personoj Kortuŝantaj Ĉinion". Sekve diversaj honoroj akompanis la amatan giganton altan je 2.26 metroj.

 


Yao Ming en la gazetara konferenco pri la bonfara matĉo de Yao-fondaĵo, Pekino  

 

    De la jaro 2002 ĝis la jaro 2011 Yao servis naŭ jarojn en NBA. Li iĝis "ŝtata vizitkarto" de Ĉinio, kaj ĉie kie li estis li kaŭzis sensacion.

 

    Pro vundiĝoj 31-jara Yao havis neniun alian elekton ol adiaŭi la basketbalistan vivon, tamen li neniam forlasis la basketbalan rondon, kaj fariĝis investanto de la vira basketbala teamo de Ŝanhajo. Hodiaŭ li estas konata kiel publika persono pro sia bonfaraj projektoj.

 

Establiĝis Yao-fondaĵo

 

    En la 12a de majo, 2008, forta tertremo trafis la lokon Wenchuan, Sichuan-provinco kaj kaŭzis grandan perdon. Siatempe Yao Ming estis en Usono. En sia hejmo li fiksis la televidilon ĉe la ĉina kanalo por ricevi freŝajn informojn pri la katastrofo.

 

    La subita tertremo en Ĉinio rapidigis la paŝojn de Yao Ming starigi fondaĵon por pli efike kaj science entrepreni bonfarojn. Danke al la subtenoj de eksterlandaj profesiaj institucioj, Yao Ming povis rapide starigi sian fondaĵon.

 

    Post la tertremo en Wenchuan, Yao Ming donacis al la ĉina Ruĝa Kruco 500 mil juanojn pere de "Teamo Yao" (komerca grupo per la famo de Yao Ming). Krome Yao Ming publikigis filmeton ĉefrolitan de li mem por alvoki mondonacojn de ĉiuj al Sichuan. La filmeto prezentiĝis en Usono, kun la celo, ke Ĉinio ricevu pli da helpoj.

 

    En la 11a de junio Yao Ming anoncis, ke li donacos al tertremo-trafita regiono en Sichuan du milionojn da usonaj dolaroj, kaj starigos fondaĵon por rekonstrui lernejojn en tiu regiono. Ĝis tiam Yao Ming jam donacis 16 milionojn da juanoj, kaj fariĝis persono el ĉinaj sportistoj, kiu donacis plej multe da mono.

 

Alia kariero

 

    Yao-fondaĵo estas komenco de lia alia kariero. Li diris: "Ni multe laboris. Preskaŭ ĉiutage mi diskutis plurajn horojn kun miaj grupanoj, kaj mi metis multe da energio en ĝin. Post trejnado mi faris multajn notojn, kaj aranĝis tagordon. Tio estas bona ŝanco de lernado, ĉar ĝi estas tute malsama ol mia sportista kariero. Sportista kariero finiĝos kiam mi estos en la aĝo de iom pli ol 30 jaroj, tamen mi pensas, ke administri la fondaĵon povos esti mia alia kariero, kaj mi daŭrigos ĝin."

 

Yao Ming kiel membro de la teamo Raketo en matĉo de NBA 

 

    Yao-fondaĵo jam monhelpis 16 elementajn lernejojn, inter kiuj ok estas en la provinco Sichuan, kaj unu en la provinco Gansu. Nun ok lernejoj kaj unu speciala lernejo jam ekfunkciis, kaj pli ol 9 000 gejunuloj profitas de ili. Yao-fondaĵo starigis kunlaborajn rilatojn kun multaj konataj entreprenoj, kaj ili finance helpis bibliotekojn, komputil-ĉambrojn, sportejojn, kuirejojn kaj aliajn instalaĵojn de la elementaj lernejoj de Yao-fondaĵo.

 

    De la jaro 2012, la Projekto Espero de Yao-fondaĵo por Basketbala Sezono de Elementaj Lernejoj donis al preskaŭ 67 000 geknaboj en malriĉaj lokoj la ŝancon lerni basketbalan ludon.

 

    "Ĉiu havas sian revon en siaj propraj profesioj. La mia estas revenigi sporton al la lerneja edukado, kaj fari ĝin grava parto de la edukado." Yao Ming opinias, ke lernejoj estas loko, kie eblas plej facile formi kulturon, kaj ke oni devas kunmeti sportojn profesian kaj lernejan, kaj disvolvi sportan kulturon.

 

Mi volas helpi pli da gejunuloj

 

    En la 1-a de julio en la Centro MasterCard, Pekino, komenciĝis "Ĉina-Usona Basketbala Konkurso de Steluloj 2013 sub la organizado de Yao-fondaĵo", kaj la nacia vira teamo de Ĉinio ludis kontraŭ la stelula teamo de NBA. Kun la temo "ĉion por la infanaĝo" la organizanto ankaŭ invitis lernantojn el du elementaj lernejoj monhelpitaj de la Projekto Espero al la matĉo. Ili reprezentis respektive usonan kaj ĉinan teamojn.

 

    Post la matĉo unu partoprenanto-knabo konversaciis kun Yao Ming. Li iom maltrankvile rigardis supren al Yao Ming, kaj diris: "Mi estas Song Qingyu. Mi venas el la lernejo Zhichen en la urbo Qiqihaer, Heilongjiang-provinco. Mi envias vin. Mi ludis ne bone hodiaŭ, mi povis tuŝi la pilkon nur kelkfoje."

 

    Yao Ming kuraĝigis lin: "Mi volas diri al vi, ke vi sekvu vian revon eĉ se vi fariĝos membro de la nacia teamo aŭ aliĝos al NBA, kaj klopodu por atingi ĝin. Mi esperas, ke vi memoros ĉi tiun nokton, en kiu vi ludis basketbalon en la Olimpia Basketbalejo, kaj parolos al viaj gepatroj kaj amikoj pri viaj hodiaŭaj spertoj. Vi devas kuraĝe fronti al ĉio, ĉu sukceso ĉu fiasko."

 

Knaboj el du elementaj lernejoj monhelpitaj de la Projekto Espero reprezentas respektive la usonan kaj ĉinan teamojn en la bonfara matĉo de Yao-fondaĵo 2013. 

 

    Yao Ming volas helpi pli da gejunuloj per sia fondaĵo. "Mi kredas la forton de sporto, ĉar tiu forto instruas al vi kiel venki, kaj konsciigas vin pri la graveco de teamo dum la sportado."

 

    Yao Ming havas iom da spertoj en bonfaroj. "Infanoj bezonas egalan traktadon. Proverbo diras, ke oni donu al homo kapablon kapti fiŝojn anstataŭ fiŝojn mem. Ili devas sentime alfronti la vivon. Tio ja estas la plej forta impreso al mi," li diris.

 

    Yao Ming, lia edzino Ye Li kaj ilia 3-jara filino kune vizitis lernejon Huilei en Changping, Pekino por bonfara agado. "Mi volas, ke mia infano multe rigardu la socion, kaj mi havas la saman deziron kiel aliaj gepatroj, ke de infaneco ĉiu havu la respondecon al la socio," diris Yao. Li daŭrigos Yao-fondaĵon ĝis plenkreskos lia filino, por ke "ŝi sentu plezuron en helpo al aliaj".

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)



 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments