Ĉefpaĝo

Juna esperantisto klopodas kaj sukcesas per/por Esperanto (I)

| 2013-09-04
Bookmark and Share

 

Intervjuo kun Francesco Maurelli

de Pietro Fiocchi

Vivo, lingvo kaj movado

 

 

    Francesco Maurelli (naskiĝis en 1984) estas unu el la kolonoj de la Esperanto Movado. Li estas juna esperantisto el Italio, kiu ekde kelkaj jaroj loĝas en Edinburgo (Skotlando), kie li laboras kiel esploristo ĉe la Universitato Heriot-Watt, okupiĝas pri submara inĝenierio. Francesco akiris magistrecon pri robotiko kaj artefarita inteligento, poste doktoriĝis pri submara inĝenierio.

    Li estas eklektika homo, kiu dum sia vivo interesiĝis kaj aktive sin dediĉas al malsamaj noblaj aferoj: li studis pianon ĉe la konservatorio, estas prezidanto de la Eǔropa Vegetarana Unio kaj estro en pluraj esperantistaj asocioj. Aldone li estas direktoro de Kosmo Strategio Ltd., firmao, kiu sukcese okupiĝas pri internacia projektplanado.

    Kun Francesco mi konatiĝis dum la itala kongreso en Mazara del Vallo, belega antikva urbeto ĉe la maro, en Sicilio.

    Tiam mi pensis, ke tiom baldaǔ kiel eble mi intervjuos lin por kontribui diskonigi kelkajn trafajn informojn kaj pripensojn pri esperantisto, kiu per lerta agado multege helpas valorigi la internacian lingvon kaj vivigi ĝian idealon.

    Jen la unuaj paŝoj por prezenti nian samideanon.

 

 

    Kial kaj kiam vi esperantistiĝis?

 

    Mia patrino unue eklernis la lingvon, ĉe vegetarana kunveno. Ŝi parolis al mi pri ĝi, pri la mirindeco havi internacian lingvon, pri ĝia interna ideo, pri ĝiaj lingvaj ecoj. Mi baldaŭ konvinkiĝis pri la boneco de la ideo, sed ankoraŭ mankis konkreta stimulo ĝin lerni. Tio alvenis fine de la jaro 2000. Eŭropa Unio (EU) deklaris la jaron 2001, Eŭropa Jaro de Lingvoj, kaj aparte invitis Esperanto-delegacion partopreni en Eŭropa programo nomita "Euroscola". Ĝi estis programo por lernejoj, kie studentoj el diversaj EU-landoj renkontiĝas en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo kaj ludrolas kiel eŭropaj deputitoj por la tagoj. Mia patrino tiam organizis kurson en sia lernejo (ŝi estis instruisto pri filozofio kaj pedagogio), ĝuste por partopreni en tiu programo, kaj mi pensis ke ĝi estus tre bona okazo por lerni la lingvon, kaj viziti tiel la Eŭropan Parlamenton. La afero ne estis tamen tiel simpla ke mi povis partopreni kiel filo de la instruistino, sed mi devis organizi kurson en mia lernejo (tiam scienca liceo) por partopreni. Mia unua renkontiĝo kun aliaj esperantistoj okazis dum seminario en urbeto apud mia tiama familia loĝloko, en decembro 2000. Tiam mi renkontis plej parte korjunajn esperantistojn, sed kiuj estis tre afablaj kaj inspiraj. Prepare al la evento, mi partoprenis en Pasko 2001 en mia unua junulara aranĝo: la Internacia Junulara Festivalo. La etoso, la homoj, la unua ebleco vere uzi la lingvon internacie tiom ravis min, ke ekde tiam mi iĝis aktive envolvita en pluraj Esperanto-agadoj.

 

    Kiajn dinamikojn vi rimarkis dum via vivo en Esperantujo (precipe en TEJO)?

    Estas pluraj, kaj ĉefe en TEJO kie – kiel junulara organizo – homoj relative ofte ŝanĝiĝas.

    Ja plurfoje ekzemple mi spektis tute malajn dinamikojn, foje tra la jaroj, foje samtempe, sed de diversaj homoj. Ekzemple foje estas sinteno ke TEJO kaj UEA laboras en malsamaj medioj, havas malsamajn interesojn, kaj tiel ne indas funda kunlaborado. Foje male estas konscio ke intima kunlaborado estas nepra. Mi rimarkis ke foje la rilatoj inter TEJO kaj UEA estis kiel infano/adoleskulo kaj ties gepatroj, kaj - pro la faktoj ke homoj iom ŝanĝiĝis en ambaŭ strukturoj, ja eblis spekti diversspecajn gepatrrilatojn. Mi nun estas optimisma, ĉar ŝajnas al mi ke TEJO atingis maturecnivelon, estas internacie rekonata organizo pro siaj agadoj kaj pro kompetenteco de siaj aktivuloj. La rilatoj inter UEA kaj TEJO nun estas bonaj kaj fruktodonaj rilatoj inter du fortaj organizoj kiuj kompreneble havas malsaman alirmanieron, kaj foje malsaman celgrupon, sed kiuj ankaŭ serioze kaj intime kunlaboras por la antaŭenigo de Esperanto en la diversaj fakoj, kompletigante unu la alian.

    Pri aliaj dinamikoj, foje mi spektis pli da fokuso en la interna rondo de la movado: do organizado de eventoj por esperantistoj, amikumado, ktp. kaj foje pli da atento al eksteraj rilatoj, kaj al la prezentado de Esperanto al la internacia komunumo. Kompreneble ambaŭ estas gravaj, kaj mi feliĉas ke en la nuna momento TEJO ŝajne konsideras ambaŭ kiel gravajn prioritatojn.

 
 

    Kio estas nepre farenda por revivigi la Movadon? Ĉu realigebla projekto?

    Ne estas kompreneble magia recepto. Laŭ mi indas pli funde pristudi kio okazas en aliaj grandaj neregistaraj organizoj, por vidi kion ni faras similajn taskojn kompare al ili: kiel ni varbas por membroj, kiel ni administras la asocion, kiel ni rilatas kun publikaj instancoj, kiel ni merkatigas niajn ideojn, ktp. Kompreneble oni ankaŭ devas adapti tion, kion ni vidas en aliaj organizoj, ĉar temas pri malsama medio, kun malsamaj aktivuloj, ktp. Sed ja kompreni kiel ili adresas similajn temojn, estas tre grava, laŭ mi.

    Irinda vojo estas certe pliprofesiiĝo de la aktivuloj (kaj en tio kompreneble mi ankaŭ inkluzivas min mem). Ne nur gravas ĝeneralaj subtenantoj de Esperanto, sed ankaŭ – aŭ ĉefe – kapablaj, kleraj kaj influpovaj subtenantoj. Ni havas grandan rimedon, kiu estas la bazo de la membraro kaj de la aktivularo. Unue ni laboru kun ili, ni provu doni al ili la ilojn bezonatajn por profesie, komplete kaj simpatie prezenti Esperanton, sen aperi kiel fanatikuloj kun verdaj kalsonetoj kiuj ne kapablas argumenti klare, klere kaj objektive.

    Grandan atenton mi donus ekzemple al la funkciado de la asocio – aŭ pli bone al la reto de asocioj kiuj umas en Esperantujo. Foje la tuta strukturo estas ligita al la pasinta jarcento, antaŭ pluraj jardekoj. Ŝajne la mondo tiom multe ŝanĝiĝis, sed pluraj en la E-movado ne konciiĝis pri tio. Renovigi la funkciadon kaj la agmanieron estas tiel absolute nepraj kondiĉoj por revigligo. Kompreneble oni ja devas respekti tradiciojn kaj kutimojn, sed ne resti enkaĝigitaj en ili, ĉefe se ili ne plu kongruas kun la cetero de la mondo.

    Alia tre grava aspekto kiu almenaŭ parte nature estiĝis en la E-movado estas la daŭra klaĉado, kaj foje enviemo al alies sukcesoj. Mi diris ke tio estas parte natura, ĉar kutima en pluraj malgrandaj medioj, ekzemple en urbetoj. En iu senco, la Esperanto-komunumo estas internacia urbeto, kun siaj antaŭjuĝoj, siaj bigotaj ideoj, sia klaĉemo, sia enviemo, tute nekonscia pri tio, kio okazas en la grandaj urboj kaj foje eĉ sen intereso konscii. Tio ne havas nur malpozitivajn flankojn: ja kiel en ĉiuj urbetoj, la solidareco inter la membroj de la komunumo estas ja pli forta.

 

    Por kio Esperanto povus esti konkrete utila ilo nuntempe aǔ en la proksima estonteco, ĉu individue ĉu kolektive (didaktiko, komunikado, kunlaborado, disvastigo de la originaj esperantistaj valoroj)?

    Tio kompreneble dependas de la persona vidpunkto, kaj ne estas laŭ mi ĝenerala ilo utila por ĉiuj.

    Ni devas unue difini celgrupojn al kiuj tiu ilo povas esti utila.

    La originaj esperantaj valoroj por mi estas tre gravaj. Kun intereso mi legis la verkon de Korjenkov, kaj mi foje havis la impreson ke Zamenhof indikis la lunon sed ke multaj esperantistoj groteske kaj fanatike alpropriĝis je la fingro indikanta. Tiuj valoroj tamen devas esti atente prezentitaj al preciza celgrupo: ne ĉiuj en la mondo interesiĝas pri monda kunlaborado inter plej diversaj homoj. La fakto ke ĝi alportas idealon je paco kaj kunlaborado estas tre grava kaj uzebla argumento en rondoj de homoj kiuj sentas etikan devon kontribui al la plibonigado de la socio.

    Ĉar tiu rondo ne estas giganta (ankaŭ ĉar ĉiuj pretas laŭvorte ŝanĝi la mondon, sed ne multaj laŭfakte ŝanĝi sin mem aŭ mem engaĝiĝi), indas trovi kaj analizi ankaŭ aliajn celgrupojn.

    Je la didaktika vidpunkto, ekzemple indas substreki la propedeutikan valoron de Esperanto por la lernado de aliaj lingvoj, kaj citi la sciencajn rezultojn el Padeborn kaj el Springboard. Lerni la anglan pli facile pere de Esperanto povas esti bona motivigilo, samkiel post nemultaj jaroj por la ĉina lingvo.

    Pri komunikado kaj kunlaborado, certe indas substrekti la eblecojn kiuj venas, tamen ankaŭ indas ne fanatike argumenti ke sen Esperanto ne eblas ajna transnacia kunlaborado, kio evidente estas malprava.

    Ĉar vi parolis pri "konkrete utila", mi volas ankaŭ doni plian gravan argumenton favore al la uzo de Esperanto. Agado en la E-movado estas foje kiel gimnastikejo, kaj donas plurajn eblecojn por persona evoluigo, kiuj poste estos tre utilaj en la ĉiutaga vivo, ankaŭ profesie. Homoj lernas labori en internacia teamo, lernas organizi eventojn, lernas pri financoj, pri planado, ĉiuj tiuj kapabloj povas esti tre utilaj, ankaŭ dise de la lingva temo.

------------

Fotoj de Francesco Maurelli estas liveritaj de li mem.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments