El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Ĉevalkapa Violono

| 2013-09-05
Bookmark and Share

    Laŭdire, ĉevalkapa violono estis elfarita unue de paŝtisto Su He sur Qahar-stepo. Su He kreskis sub la zorgo de sia avino. Ili vivtenis sin per pli ol dudek ŝafoj. Ĉiutage Su He paŝtis ŝafojn kaj helpis sian avinon prepari matenmanĝon kaj vespermanĝon. Li kantis tre bone kaj lia kantado tre plaĉis al la najbaroj.

 

    Iutage, la suno jam subiris kaj pli kaj pli malheliĝis, sed Su He ankoraŭ ne revenis hejmen. Forte maltrankviliĝis la avino kaj ankaŭ najbaroj. Ĝuste tiam Su He revenis kun io vila en sia sino. Oni iris al li kaj vidis ĵus naskitan ĉevalidon en lia sino. Rimarkinte, ke ĉiuj rigardis lin kun miro, Su He ĝoje diris: "Sur la revenvojo mi vidis ĝin movetiĝanta sur la tero. Neniun mi trovis nek ĉevalinon. Mi timis, ke lupo manĝos ĝin en nokto, tial mi portis ĝin hejmen."

 

    Pasis tago post tago, kaj la ĉevalido plenkreskis sub zorgema flegado de Su He. Ĝi havis neĝblankan hararon, estis tre bela kaj fortika. Ĉiuj ekamis ĝin je la unua vido, dum Su He amis ĝin pli profunde ol la aliaj.

 

    Iunokte, Su He estis vekita de henado. Li tuj leviĝis kaj eliris el la jurto. Li vidis, ke lia ĉevaleto estas penanta defendi la ŝafstalon kontraŭ lupo. Su He forpelis la lupon kaj trovis, ke la ĉevaleto ŝvitiĝis tutkorpe. Li komprenis, ke la lupo venis antaŭ longa tempo. Feliĉe la ĉevaleto savis la ŝafaron. Li milde karesis la ŝvitan ĉevaleton kaj diris al ĝi kiel al sia amiko: "Dankon al vi, mia ĉevaleto."

 

    La tempo pasis rapide. Iuprintempe sur la stepo disvastiĝis la informo, ke la princo okazigos ĉevalan vetkuron de lamaejo por edzinigi sian filinon al la plej bona rajdanto. Amikoj de Su He instigis lin al la vetkuro. Su He akceptis ilian konsilon kaj venis al la konkursejo kun sia blanka ĉevaleto.

 

    La vetkuro komenciĝis, multe de fortikaj junuloj stimulis sian ĉevalon per vipado. La blanka ĉevaleto de Su He la unua atingis la finon. La princo ordonis: "Venigu la rajdanton sur blanka ĉevalo al podio." Kiam Su He iris sur la podion, la princo vidis, ke la ĉampiono estas malriĉa paŝtisto. Li tuj perfidis sian promeson edzinigi sian filinon al la ĉampiono, kaj diris: "Mi donos al vi orajn bulojn kaj restigu al mi vian ĉevalon."

 

    Tion aŭdinte, Su He eksplodis de kolero kaj kontraŭdiris: "Mi venis por partopreni en vetkuro, sed ne por vendi mian ĉevalon."

 

    "Ĉu vi malriĉulo aŭdacas malobei min, princon? Gvardianoj, solide batu tiun ĉi fiulon." Je la diro liaj sekvantoj ekbatis Su He.

 

    Su He svenis de batado kaj estis ĵetita malsupren sub la podion. La princo forkondukis la ĉevaleton kaj revenis en sian loĝejon.

 

    Amikoj de Su He portis lin hejmen. Sub la zorgema flegado de la avino en pluraj tagoj, li resaniĝis iom post iom. Iunokte, kiam li pretis dormi, li aŭdis bruadon sur la pordo kaj demandis: "Kiu?" Neniu respondis, sed ne ĉesis la bruado. La avino malfermis la pordon kaj ekkriis de miro: "Ho, revenis nia blanka ĉevaleto."

 

    Su He haste eliris kaj vidis, ke la ĉevaleto estis trafita de 7-8 sagoj kaj tutkorpe ŝvitis de galopo. Retenante korŝiran doloron, Su He eltiris la sagojn el la korpo de la ĉevaleto. La sango tuj ŝprucis el la vundoj kiel fonto. En la sekvanta tago la ĉevaleto mortis pro serioza vundo.

 

    Tia estis la afero: Pro gajno de la bona ĉevalo la princo estis tre ĝoja. Por paradi per sia bona ĉevalo antaŭ siaj parencoj kaj amikoj, li regalis ilin en bonaŭspicia tago. Li ordonis alkonduki la ĉevaleton.

 

    Ĵus kiam la princo sidiĝis sur la ĉevalon, ĝi abrupte prancis kaj deĵetis lin teren. La ĉevaleto sin liberigis el brido, kuris tra la homamaso kaj galopis foren.

 

    La princo sin levis kaj kriegis: "Kaptu ĝin! Se ne, pafmortigu ĝin." Pluvo da sagoj pafiĝis al la ĉevaleto. Kvankam ĝi estis trafita de pluraj sagoj, ĝi ankoraŭ persiste kuris hejmen kaj mortis ĉe sia kara mastro.

 

    La morto de la ĉevaleto forte malĝojigis Su He, ke li ne povis endormiĝi en sinsekvaj noktoj. Iunokte, Su He vidis sian karan ĉevaleton en sonĝo. Li karesadis ĝin kaj ĝi milde diris per homa vorto: "Mia mastro, se vi volas, ke mi neniam disiĝos de vi kaj malenuigos vin, faru violonon el miaj ostoj kaj vostoharoj!" Post vekiĝo, Su He faris violonon en formon de ĉevala kapo. Kiam li ludis ĝin, li ĉiam sentis malamon kontraŭ la princo; kaj kiam li rememoris pri la gaja galopado, la sono de la violono fariĝis konsolo por paŝtistoj. Kiam ili aŭskultis la muzikon, ili forgesis lacon pro laborado kaj ne volis foriris.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments