Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Enmigrintaj kamparano-laboristoj en konflikto inter la deziro kaj la realo

| 2013-09-05
Bookmark and Share


Konstruejo en Shenzhen

 

    Shenzhen estis la urbo, kiu plej frue ekplenumis la politikon de reformado kaj malfermo en Ĉinio. En la jaro 1980 ĝi fariĝis la unua speciala ekonomia zono de Ĉinio, kaj altiris multajn laboristojn el diversaj lokoj de la lando. Ĝi kreis la ekonomian miraklon kaj fariĝis la urbo, kies nombro de la novaj enmigrintoj superis tiun de la registritaj loĝantoj. La nombro de ĝiaj efektivaj konstantaj loĝantoj kalkuliĝas al 14 milionoj, tamen tiu de la oficiale registritaj loĝantoj estas nur pli ol du milionoj. Iom kaj iom fortiĝas la konscio de la enmigrintaj kamparano-laboristoj pri siaj civitanaj rajtoj. En Shenzhen, kompare kun similaj laboristoj en aliaj urboj, ili havas pli fortan deziron akiri egalajn rajtojn kiel tiuj de urbanoj. Tial akriĝas la konflikto inter la deziro kaj la realo.

 

    Malfacila perlaboro

 


Qiu Huaxi (maldekstra) kaj Qiu Huayuan en konstruejo

 

    En la aŭtuno de la jaro 1994, Qiu Huaxi el Sichuan-provinco venis al Shenzhen, kaj lin sekvis ankaŭ liaj du fratoj. Komence Qiu Huaxi ricevis laŭhoran laboron, kaj ĉiumonate li povis akiri 600 juanojn da laborpago. "Kompare kun la hejma terkultivado, tio ja estas tre granda enspezo." Poste li laboris kiel ĉarpentisto, kaj lia salajro kreskis ĝis 1200 juanoj. Nun la tri fratoj de la familio Qiu kaj kelkaj samvilaĝanoj konsistigis grupon por kontraktita laboro kaj ricevas pagon laŭ laborkvanto. Ĉiu el ili povas lukri maksimume 6 000 juanojn en ĉiu monato.

 

    En la jaro 2009 la regiono de la perlo-rivera delto en suda Ĉinio suferis mankon de laboristoj. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke estas malfacile dungi konstruiston eĉ per promeso ĉiumonate pagi 5000 juanojn. La novaĵo ĉagrenis multajn univesitatajn diplomitojn, ĉar ili lukris nur 2000 juanojn ĉiumonate. "Estas malfacile lukri. En Shenzhen la somero estas tre varma. Multaj junuloj ne povas toleri ĉirkaŭ dek-horan subĉielan laboron," diris Qiu Huaxi. Krom kaskoj, la laboristoj havas neniun alian ŝirmilon kontraŭ danĝero.

 

    Plano de la tri fratoj

 

    La tri fratoj de la familio Qiu laboris pli ol dek jarojn en Shenzhen kaj ankoraŭ luas loĝejon kontraŭ kelkcent juanoj por ĉiu monato, tamen ili jam konstruigis sian propran kvar-etaĝan domon en la hejmvilaĝo. Qiu Huaxi neniam pensis posedi domon en Shenzhen. "Fine mi hejmenrevenos. Ĉi tie ne estas mia hejmo, kaj mi nur perlaboras ĉi tie." En la pasintaj pli ol dek jaroj li laboris en multaj konstruejoj en Shenzhen, kaj li bone konis preskaŭ ĉiujn vojojn de tiu ĉi urbo, tamen nur aŭtobuso kaj metroo estas taŭgaj transportiloj por li. Apud lia konstruejo estis la grandioza stadiono Baoan. Qiu Huaxi preterpasis ĝin ĉiutage, tamen li neniam pensis eniri en ĝin por rigardado.

 

    Lia pliaĝa frato Qiu Huayuan planis aĉeti apartamenton en Shenzhen. "Post la universitata diplomiĝo mia filo eklaboris en firmao en Shenzhen. Li povas daŭrigi sian karieron plu en Shenzhen, tial mi volas aĉeti apartamenton por li. Kompreneble mi kapablas aĉeti nur loĝejon sen propriet-atestilo." Qiu Huayuan veis. "Eĉ apartamento en la plej fora antaŭurbo vendiĝas kontraŭ almenaŭ pli ol 300 mil juanoj, kaj ni ne povas elteni tiel altan prezon. Ni planos tion laŭ la situacio."

 


Qiu Huayue rakontas al kolegoj pri siaj travivaĵoj registritaj en taglibro.

 

    Kompare kun la du pliaĝaj fratoj Qiu Huayue forte deziras ŝanĝi sian nunan staton. En la jaro 1996, partopreninte la universitatan enir-ekzamenon, li iris al Shenzhen, kaj ekskribis taglibron. Nun li jam skribis 150 000 ideogramojn en pli ol dek taglibroj pri sia vivo en la konstruejo. Qiu Huayue unue faris skizon sur aparta papero, kaj post zorga polurado li enskribis la finan version en taglibron. Parolante pri Qiu Huayue, la du pliaĝaj fratoj tre fieras. "Liaj kolegoj nomas lin 'doktoro'. Li havas pli bonan estontecon ol aliaj en Shenzhen. Nun li ordigas siajn taglibrojn por eldonado."

 

    Poentoj por loĝanteco

 

    En la jaro 2010 Shenzhen komencis la novan politikon pri enmigrintoj "poentoj por loĝanteco". Tio estas, ke la enmigrintaj laboristoj povas akiri la urban loĝantecon per poentoj kalkulitaj laŭ kontribuoj al la urbo. La politiko estas rigardata plej sistema, oportuna, justa kaj praktika rimedo por urbanigo de la kamparano-enmigrintoj. Sed donitaĵoj rivelis, ke en la pasinta jaro nur 14% de la laboristoj el la kamparo ricevis 100 poentojn, la bazan poentaron por akiri la "verdan karton", kaj multaj aliaj enmigrintoj sukcese fariĝis "urbanoj" pro sia altlerneja diplomo aŭ teknika kvalifiko.

 


Zhao Shunchao donas psikologian servon al handikapulo. 

 

    La tri fratoj de la familio Qiu neniam pensis pri akiro de la urba loĝanteco, ĉar ili pensis, ke tio ne multe helpas al ili. S-ino Zhao Shunchao, oficistino, havas fortan deziron akiri la urban loĝantecon. Kompreneble tio estas malfacila ankaŭ por ŝi. En la pasinta jaro, nelonge post kiam Shenzhen komencis plenumi la novan politikon, ŝi skribis en retpaĝaro Shenzhen-a Forumo: "Estas malfacile, ke mi amu vin, la politikon 'poentoj por loĝanteco'. Mi jam loĝis 20 jarojn en Shenzhen, kaj aĉetis socialan asekuron por pli ol 10 jaroj. Dume mi laboris 10 jarojn en ŝtata entrepreno kaj preskaŭ tri jarojn en sociala instanco; mi donacis sangon tri fojojn, servis kiel volontulo pli ol 2 000 horojn. Mia mondonaco superis la postulatan sumon. Pri tiuj faroj mi havas atestilojn. Kial mi ne povas akiri altan poentaron?" Ŝi akiris nur pli ol 70 poentojn.

 


Zhao Shunchao kun la diplomo "bonfaro-modelo de Shenzhen" 

 

    Zhao Shunchao naskiĝis en Hanzhong, Shaanxi-provinco. En la aĝo de 17 jaroj ŝi iris al Shenzhen por serĉi laboron. Ŝi loĝis en Shenzhen jam pli longe ol en sia hejmloko. "Mi povas diri, ke mi dediĉis mian junecon al Shenzhen." Ŝi diris tion kun amara rideto. "Mi ne zorgas, kiom da profito la loĝanteco povas alporti al mi. Mi kontribuis tiel multe al la urbo, kaj oni devas doni al mi pozitivan konfirmon!" Zhao ekscitiĝis parolante pri la loĝanteco. 38-jara Zhao laboris kiel administranto en la Social-Serva Centro de Beidou. Pasintjare ŝi ricevis la premion "bonfaro-modelo de Shenzhen", aljuĝitan de la magistrato.

 

    Kun la socia evoluado, enmigrintaj kamparano-laboristoj fariĝis ĉefaj fortoj de la konstruado de urboj. Solvendaj estas problemoj rilataj al iliaj vivteno kaj disvolvado, ĉar ili nun zorgas pri sia disvolvo kaj persona digno pli multe ol iam ajn antaŭe.

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments