Ĉefpaĝo

Frank Owen Gehry kaj la Moderna Belarta Muzeo de Quanzhou

| 2013-09-05
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    En la jaro 2013 la ĉina urbo Quanzhou petis Frank Owen Gehry fari projekton de la Moderna Belarta Muzeo de Quanzhou.

 

    Quanzhou troviĝas ĉe la maro sudoriente de Ĉinio kaj ĝia famo kiel havenurbo estas komparebla al tiu de Aleksandrio en Egiptio. En la 10-14-aj jarcentoj la haveno de Quanzhou estis la plej granda en la mondo kaj estis la unua stacio de la ŝiparo de Zheng He post eknavigado de Nankino al la okcidenta Pacifiko kaj al la Hinda Oceano. Pro sia malfermiteco kaj torelemeco la urbo allogis al si amason da homoj el diversaj nacioj kaj religioj kaj tie eĉ nun iliaj posteuloj pace vivas en harmonio.

 


Frank Owen Gehry

 

    Frank Owen Gehry estas fama moderna majstro pri senstrukturisma arkitekturo kaj estas vaste konata pro sia projektado de neregulaj kurbaj konstruaĵoj. Lia stilo de projektado venas el malfrua modernismo kaj la Muzeo Guggenheim en Bilbao, Hispanio, kiun li projektis, estas nomata kiel "la plej grandioza konstruaĵo en la fino de la 20-a jarcento".

 

    Majstra arkitekto de popolanoj

 

    Frank Owen Gehry naskiĝis en juda familio en Toronto, Kanado, la 28-an de februaro 1929. La familio estis malriĉa dum lia infaneco. En la aĝo de 17 jaroj sekvante siajn familianojn li transloĝiĝis en Kalifornion, Usono. Tie li laboris kiel kamionisto kaj studis belarton en vespera lernejo. Intertempe li estis klerigita de la fama arkitekto Raphael Soriano.

 


La meblo EASY EDGE el ondumitaj kartonoj projektita de Frank Owen Gehry 

 

    Diplomiĝinte el la universitato Harvard, Frank Owen Gehry laboris en Los-Anĝeleso kaj en Parizo por kelkaj jaroj. Poste li funkciigis oficejon de arkitektoj en la jaro 1962. En la fino de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento li projektis la kurban meblon EASY EDGE el ondumitaj kartonoj. De tiam la konceptoj pri "malgranda kosto" kaj "kurbaj linioj" estis enkondukitaj en la projektadon de konstruaĵoj kaj ili rompis la tradiciajn konceptojn pri "granda kosto" kaj "rektaj linioj".

 


La superrealisma fiŝforma lampo projektita de Frank Owen Gehry en la 1980-aj jaroj 

 

    Dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Frank Owen Gehry havis la kutimon pentri fiŝojn, kiam mankis al li inspiroj. Sekve de lia senĉesa esplorado pri la korpaj strukturoj de fiŝoj li utiligis la belecon de neregulaj brilaj pecoj en projektadon de konstruaĵoj.

 

    En la jaro 1989 Frank Owen Gehry ricevis la Arkitekturan Premion Pritzker. Kvankam tiam li ankoraŭ ne projektis la Muzeon Guggenheim en Bilbao, tamen la juĝkomitatanoj de la premio unuanime opiniis, ke li certe iam projektos konstruaĵon mirindan en la mondo.

 

    En 1992 Frank Owen Gehry unuafoje uzis la softvaron "Komputil-Helpata Tri-dimensia Interfaca Apliko" kaj de tiam li ĉiam uzas la sofvaron en kreado de modeloj por konstruaĵoj.

 

 


La Muzeo Guggenheim en Bilbao 

 

    En 1997 finkonstruiĝis la Muzeo Guggenheim en Bilbao projektita de Frank Owen Gehry.

 

    En 1999, Frank Owen Gehry ricevis la Oran Medalon de la Usona Instituto de Arkitektoj.

 


La Koncerta Halo WALT DISNEY 

 


Frank Owen Gehry (la 3-a de maldekstre) konigas al Xi Jinping (la 3-a de dekstre) la Koncertan Halon WALT DISNEY. 

 

    En 2003 la Koncerta Halo WALT DISNEY projektita de Frank Owen Gehry estis finkonstruita en Kalifornio. La 7-an de februaro 2012, kiam Xi Jinping, tiama ĉina vicprezidanto, vizitis la koncertan halon, Frank Owen Gehry detale konigis al li la halon. 

 

    Akcepti la peton de ĉina amiko

 

    Cai Guoqiang naskiĝis en Quanzhou en la jaro 1957 kaj transloĝiĝis en Usonon en 1995. Lia arta kreado, kiu utiligas pulvon kiel materialon, multe skuis la artan rondon de la okcidento. Li estis unu el la ĉefaj projektintoj de la ferma ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

 


Frank Owen Gehry kaj Cai Guoqiang 

 

    En 2008 Frank Owen Gehry vizitis ekspoziciojn pri arkitektura projektado de Cai Guoqiang okazintajn en Nov-Jorko kaj en la Muzeo Guggenheim en Bilbao. Li surpriziĝis pro la maniero de Cai en projektado de spacoj. Post tio ili starigis inter si profundan amikecon.

 

    Kiam Frank Owen Gehry projektis la paŝtejon en Nov-Ĵerzejo, li subite suferis atakon de morbo ĉe vertebro. Unu tagon antaŭ la operacio Cai Guoqiang aranĝis por li familian festenon. Vekiĝinte el la anestezaĵo post la operacio Frank Owen Gehry tuj telefonis al Cai Guoqiang: "Cai, mi jam resaniĝis!"

 


La hongkong-a loĝdomo Opus

 

    Sekve de la konstruado de la hongkong-a loĝdomo Opus projektita de Frank Owen Gehry li alportis sian arkitekturan koncepton al Ĉinio.

 

    Frank Owen Gehry pasigis sian 75-jaran naskiĝtagon en Ŝanhajo. Kiam Ŝanhajo petis lin projekti la konstruaĵon SOHO en Hongqiao, li rifuzis.

 

    En la jaro 2013, Frank Owen Gehry akceptis la peton de Cai Guoqiang pri la projektado de la moderna belarta muzeo en la hejmloko de la lasta. La du artistoj bone scias la rilatojn inter arto kaj la estonteco. La moderna belarta muzeo estos ilia donaco al la estonteco de Quanzhou.

 

    Ruĝa velo en sunsubiro

 


Frank Owen Gehry vizitas la templon Kaiyuan. 

 

    Dum la restado en Quanzhou, akompanate de Cai Guoqiang, Frank Owen Gehry spektis prezentadon de artistoj, kaj vizitis la templon Kaiyuan. Cai konigis al li, kion quanzhou-anoj ŝatas, kaj kion ili ne ŝatas. Ŝajnas al Gehry, ke Quanzhou estas tre bona urbo.

 


Ruĝaj tegmentoj de Quanzhou 

 

    Vidante ruĝajn tegmentojn ĉie videblajn en Quanzhou, Frank Owen Gehry kantis la kanton "Ruĝa velo en sunsubiro", kiun li ofte kantis dum sia infaneco. Kantante la vortojn: la ruĝa velo en sunsubiro sekure veturigis al mi mian amatinon vojaĝintan malproksimen, Frank Owen Gehry larmis. Li diris, ke Quanzhou rememorigis al li la kanton. Cai Guoqiang instigis lin projekti la modernan belartan muzeon per la inspiro venanta de tiu sento.

 


La modelo de la Moderna Belarta Muzeo de Quanzhou 

 

    Post la finprojektado de la moderna belarta muzeo Frank Owen Gehry faris prelegon en Quanzhou. Vidinte la modelon de la muzeo quanzhou-anoj tuj konsciis, ke la ruĝa koloro sur la modelo estas simbolo de la ruĝaj tegmentoj de Quanzhou, kvankam ili ne sciis la kanton "La ruĝa velo en sunsubiro" kaŝitan en la koro de Frank Owen Gehry. La konstruaĵo aspektas kiel ruĝa floro de Erythrina variegata, ĝiaj vitroj kiel fonto falanta de la Ĉielo, rozoraj pecoj sur la modelo aspektas kiel orruĝa karpo kaj kiel ruĝaj veloj hisitaj. (图11)

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments