El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina reĝisoro ricevis premion en la 70-a Internacia Filma Festivalo de Venecio en 2013

| 2013-09-09
Bookmark and Share

 

 

 

 Ming-liang Tsai ĵus ricevis la premion Granda Juĝo.

 La afiŝo de la filmo Stray Dogs

 

    Vespere de la 7-a de septembro fermiĝis la 70-a Internacia Filma Festivalo de Venecio en 2013. La dokumenta filmo Sacro GRA de itala reĝisoro Gianfranco Rosi gajnis la premion por la plej bona filmo -- la Ora Leono. Ming-liang Tsai, reĝisoro de Taiwan de Ĉinio, akiris la premion Granda Juĝo per sia filmo Stray Dogs.

 

    Ming-liang Tsai naskiĝis en Malajzio kaj studis filmon kaj dramon en la Ĉina Kultura Universitato. Post la diplomiĝo, li laboris pri dramoj, serialoj kaj filmoj, kaj estis honorita kiel la pinta reĝisoro de la dua generacio en la filma tajdo Nova Ondo. En 1994 li ricevis la premion Ora Leono per sia filmo Vive L' Amour. Liaj filmoj ĉefe prezentas la solecon kaj izolecon de individua vivo, kaj distanco kaj senkompreneco inter homoj. La filmo Stray Dogs havas apenaŭ intrigon kaj dramecon, nur sceno ligita de kelkaj longaj ŝotoj en kiuj oni povas vidi viron, kiu staras de mateno ĝis vespero ĉe strata angulo, tenante reklaman tabulon pri doma vendado, kaj du senpatrinajn infanojn vagas ĉie.

 

    Li diris en sia dankparolo post la premidono: "Akiri premion estas malfacila por miaj filmoj, ĉar ili ege malrapide rakontas... Ni povas repensi la rapidecon de filmoj, de nia vivo aŭ de la mondo, kaj tio estas ĝuste, kio mi volas konduki al ni ĉiuj."

 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments