El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Sepa Monda Ĉinlingva Amaskomunikila Forumo

| 2013-09-09
Bookmark and Share

 

 

La Sepa Monda Ĉinlingva Amaskomunikila Forumo

 

    La 8an de septembro en Qingdao fermiĝis la Sepa Monda Ĉinlingva Amaskomunikila Forumo. La dutagan forumon ĉeestis pli ol 600 reprezentantoj de ĉinlingvaj amaskomunikiloj el preskaŭ 60 landoj kaj regionoj kaj respondeculoj de ĉefaj mediatoj de la ĉina ĉeftero. Oni diskutis kaj interŝanĝis koncerne la temon "ĉina revo -- nova misio de monda ŝanĝiĝo kaj ĉinlingvaj amaskomunikiloj", kaj adoptis la "Deklaracion de Qingdao".

 

    Chen Zhu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, donis parolon en la forumo. Li diris, ke eksterlandaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj estas nemankeblaj gravaj fortoj por realigi la "ĉinan revon". Li esperis, ke oni trovos novan mision, kiam oni eksplikos kaj prezentos la "ĉinan revon", kaj kunigos la fortojn por realigi la "ĉinan revon". Li deziris, ke enlandaj kaj eksterlandaj ĉinlingvaj amaskomunikiloj ludu la gravan rolon kiel la ponto por ke ĉinoj enlandaj kaj eksterlandaj bone komunikiĝu, pozitive starigu sian propran komunikilan sistemon, kaj fortigu la diskurso-forton kaj influon de la ĉina kulturo.

 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments