Ĉefpaĝo

Juna esperantisto klopodas kaj suksesas per/por Esperanto (II)

| 2013-09-10
Bookmark and Share

Intervjuo kun Francesco Maurelli

 

de Pietro Fiocchi

 

    Esperanto praktike

 

    Ni jam konatiĝis kun Francesco Maurelli, elstara juna esperantisto, ni eksciis de li pri lia vivo, kial li esperantistiĝis kaj kelkajn ege utilajn pripensojn pri la Movado kaj la internacia lingvo.

 

    Nun de la teorio ni iras al la praktiko. Ni vidu kiel konkrete per Esperanto kaj celkonscia agado oni povas atingi konsiderindajn rezultojn, kiuj estas bazo por daǔre sukcese antaǔeniri.

 

    Jen kelkaj informoj, rektaj spertoj kaj konsideroj, kiujn Francesco kundividis kun ni. Precipe interesaj estas tiuj pri la kunlaborado realigita kaj estonte realigebla kun Ĉinio, kiun li alte taksas.

 


Pekino, grupa foto en la Malpermesita Urbo

 

    "Elloke tutmonden" pri kio temas tiu ĉi projekto de Kosmo, kies vi estas direktoro, kiel vi konkrete realigos ĝin? Ĉu Ĉinio kaj la lokaj esperantistoj estos bonvenaj? Kiel ili povus partopreni aǔ proponi projektojn?

 

    Temas pri strategia partnera projekto inter pluraj Esperanto-organizoj, kiu ricevis financadon de la Eŭropa Komisiono per 109 500 €. Temas pri projekto kiu celas plifortigi la Esperanto-movadon, kaj helpi organizojn agi en internacia dimensio. Unu el la ĉefaj celgrupoj estas lokaj Esperanto-kluboj, kaj la projekto celas interŝanĝi plej bonajn praktikojn inter ili, instigi ilin kunlabori. Tre ofte en la Esperanto-movado (sed ne nur!) oni "reinventas la radon", t.e. similaj grupoj / personoj dise unu de la alia alfrontas la samajn problemojn. Se oni pli ofte komunikas kaj interŝanĝas spertojn kaj bonajn praktikojn, eblas pli facile kaj fruktodone antaŭeniri. La projekto daŭros du jarojn, kaj antaŭvidas ses renkontiĝojn. Dum ili, krom interkonatiĝo kaj interŝanĝo de spertoj, okazos specifaj trejnseminaroj por kapabligi la aktivulojn. Tiu projekto estas ĝemela projekto de alia partnerado, same ĵus aprobita de la Eŭropa Komisiono, per financado je 89 000 €, kies ĉefa (sed ne nura!) celgrupo estas junularaj organzoj. En tiu lasta, du partneroj estas nun en atendolisto, kaj ni esperas ke la tuta kontribuo plialtiĝos je 40 000 €.

 

    Kvankam en la projekto oficiale partoprenas nur la partneroj kiuj siatempe plenigis la koncernajn formularojn, ja eblos por aliaj organizoj kaj interesitaj aktivuloj kontribui.

 

    Pri la renkontiĝoj, laŭeble ĉiuj trejnseminarioj estos malfermaj: do eĉ se organizo ne estas oficiale parto de la projekto, rajtas sendi siajn aktivulojn por partopreni, kunlabori, kaj spertiĝi.

 

    Plie, la materialo kiu estos produktita pere de la du projektoj estos la bazo por kunlabori kun aliaj landoj kaj kontinentoj. Kaj tio estas plene laŭ la spirito de la subvencio, kaj de la projektoj, laŭ kiuj dissemado kaj ekspluatado de la rezultoj estas esenca ero por sukcesa projekto.

 


Ŝanhajo, de maldekstre: Simone D'Antonio, Eŭropa Junulara Gazetaro; Nevena Vukasinovic, Eŭropa Neregistara Sporta Organizo; Francesco Maurelli, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo; Sara Massini, Itala Junulara Forumo; Marco La Rosa, Studenta Reto Erasmus 

 

    Partopreno de ĉinaj organizoj estas absolute tre bonvena kaj dezirinda. La seminarioj mem devas okazi en Eŭropo, en la landoj de la partneroj. Mi ja komprenas ke pro distanco la afero ne estos tre simpla, sed se estas interesiĝo, ni povas pristudi aliajn eblecojn, kiel ekzemple retan kunlaboron, aŭ vivan dissendon de la seminarioj tra la reto. Certe estas grave ke tiuj ĉi du projektoj ne restu nur en la fermita rondo de la partoprenantaj organizoj, sed ke ties laboroj kaj rezultoj estu laŭeble plej vaste uzataj – kaj laŭbezone adaptitaj.

 

    La entrepreno Kosmo specialiĝas ĉefe (sed ne nur) pri projektoj kiujn Eŭropa Komisiono povus parte financi. Kompreneble en plej multo nur kelkaj landoj povas partopreni, kutime landoj de Eŭropa Unio, kaj landoj kun speciala rilato, ekzemple ekonomia rilato (Svislando, Norvegio, Islando) aŭ en traktado por eniro (Turkio, antaŭe Kroatio). Partopreno de organizoj el aliaj landoj kaj kontinentoj ne estas do tiel facila. Ekzistas tamen kelkaj kadroj laŭ kiuj ja eblas trovi Eŭropunian financadon por kunlaborado kun aliaj kontinentoj. Ĝis nun, ili kutime postulas tre fortajn partnerojn, la projektoj estas relative grandaj kaj ampleksaj. La subtensistemo de EU tamen estas en ŝanĝiĝanta formo, ĉar novaj programoj kun novaj gvidlinioj ekos baldaŭ por la nova sepjara periodo 2014-2020. Kosmo certe trastudos ĉiujn dokumentojn kiam ili estos publikaj, kaj atentigos pri eblecoj je interkontinenta kunlaborado.

 

    Via vizito en Ĉinio por la 4-a Simpozio pri EU-Ĉina Pluevoluigado en Junulara Laboro: kiaj estas viaj impresoj? Ĉu post la "festo" io konkrete realiĝos? Ĉu la ĉina esperantaro bonfartas? Kiel laǔ vi oni povus allogi la ĉinajn gejunulojn (kiuj estas tre malmulte idealistoj)?

 


Changsha (Provinco de Hunan), sidejo de Tutĉina Junulara Federacio: Francesco Maurelli, Kostas Sakalaktsioglou, Greka Junulara Forumo; Paul Steiner, Eŭropa Federacio por Interkultura Lernado 

 

    Mia vizito al Ĉinio estis certe elstara, kaj mi ĉiam memoros pri ĝi kiel tre grava okazaĵo, kaj ankaŭ kiel grava atingo por TEJO. La du oficialaj partneroj de la simpozio estis la Tutĉina Junulara Federacio, junulara registara branĉo, kaj la Eŭropa Junulara Forumo, en kiu TEJO anas.

 

    Ja estas rimarkinde ke el la dekkvinkapa eŭropa delegacio, du delegitoj estis el TEJO. Tio ankaŭ estis agnosko por la granda laboro kiun TEJO faras en la kampo pri Eksteraj Rilatoj. La simpozio daŭris unu semajnon, kaj ni havis eblon viziti plurajn lokojn en Ĉinio, kaj renkonti plurajn gravulojn. La ĉeftemo estis novaj amaskomunikiloj, kaj estis por mi absolute tre lerniga sperto. Mi ekkonis la ĉinan mondon pri novaj amaskomunikiloj, kaj mem ekuzis ilin. Je la Esperanta vidpunkto, la fakto ke du homoj el la delegacio estis de TEJO, certe reprezentis tre bonan enkondukon por Esperanto. Ĉiu gravulo kiun ni renkontis ricevis nian vizitkarton. Ambaŭ reprezentantoj de TEJO (Judith Meyer kaj mi) faris sukcesan prezenton dum la simpozio, pri novaj amaskomunikiloj en junularaj organzoj, kaj pri junulara interkontinenta kunlaborado. La vizito al Pekino, Changsha kaj Shanghai permesis al mi konatiĝi kun lokaj branĉoj de la Tutĉina Junulara Federacio, kun radio- kaj televid-stacioj, kun grandaj firmaoj kiel Tencent.

 

    Temis jam pri la kvara simpozio inter Eŭropa Junulara Forumo, kaj Tutĉina Junulara Federacio, kaj supozeble en la estonteco estos pluraj. La jaro 2011 estis deklarita kiel EU-Ĉina Jaro de Junularo, kaj okaze de ĝi, pluraj eventoj okazis kaj en Eŭropo kaj en Ĉinio. Mi mem partoprenis en pluraj EU-Ĉinaj aranĝoj. Io certe restis post la simpozio, sed ĉefe je persona nivelo. Ekzemple estas grupo en WeChat kun ĉiuj partoprenantoj, kaj de tempo al tempo ni daŭre skribas en ĝi kaj restas en kontakto. Kaj persone, kaj nome de TEJO mi restis en kontakto kun kelkaj organizoj kiuj partoprenis en la simpozio. Ja ankaŭ eblas diri tamen ke ne estas antaŭvidite konkretaj rezultoj post la seminario, ekzemple komuna projekto inter Eŭropo kaj Ĉinio. Ĝi utilis ĉefe por helpi kompreni unu la alian, kaj la ĉefa kialo por tiaj renkontiĝoj estas la plurobliga faktoro. Malantaŭ ĉiu individuo estas ĉiam internacia organizo, aŭ nacia junulara konsilio, do la spertoj kaj impresoj dum la seminario povas esti transdonitaj. Mi certe sentas min multe pli proksima al Ĉinio ol antaŭe. Mi konas ĝin iom pli bone, mi scias iom pli pri ĝia kulturo, politiko, vivstilo, ktp. kaj mi amegas vegetaran ĉinan manĝaĵon! Ĝi estas vere bongustega!

 


Ŝanhajo, en la Pudong-kvartalo, de maldekstre: Simone D'Antonio, Marco La Rosa, Francesco Maurelli, Nevena Vukasinovic, Mia Kelly, Irlanda Junulara Konsilio 

 

    Pri la bonfarto de la E-movado en Ĉinio, mi ne estas la plej bona persono por respondi. Ja mi vizitis kvar fojojn Ĉinion. Dum ĉiuj vizitoj mi renkontis esperantistojn, kaj dufoje mi estis oficiala Eŭropa delegito, reprezente de TEJO en la Eŭropa Junulara Forumo. Mi vidis multe da entuziasmo en pluraj homoj, en Pekino, en Nankino, kaj Ŝanhajon. Mi ankaŭ aŭdis pri tre aktivaj kluboj en aliaj partoj de la lando, kiujn mi bedaŭrinde ankoraŭ ne vizitis. Certe estas malsama pensmaniero ol en Eŭropo. Mi estas multe pli alkutimiĝinta al la koncepto de neregistaraj organizoj (NROj), kiuj ja estas kutimaj kaj valorigitaj en Eŭropo. En Ĉinio mi havis la impreson ke la Ŝtato estas pli ĉeesta, kaj konsekvence la organiziĝo estas malsama. Tio ankaŭ havas evidentajn avantaĝojn, ekzemple estas altkvalita revuo en Esperanto, kaj internacia radiostacio en Esperanto. La malavantaĝo estas ke foje dungitoj ne havas intereson por la antaŭenigo de la lingvo kaj de la komunumo. Kompreneble tio tamen estas vera ankaŭ en la Eŭropa movado foje: kiu pretas veti ke ĉiuj dungitoj (inkluzive en la Centra Oficejo de UEA) konsideras Esperanton multe pli ol sia laboro?

 

    Mi persone vidas ŝancon por Esperanto en Ĉinio: Ĉinio iĝas pli kaj pli grava en la monda ŝakludejo, tagon post tago (aŭ horon post horo). La politikoj ne estas tiom mallongvidaj kiel foje en Eŭropo, sed tre longvidaj, por la venontaj dudek, tridek aŭ eĉ kvindek jaroj. Certe Ĉinio ne akceptos politike la uzon de la usona kiel internacia lingvo. Verŝajne ĝi ja provos enkonduki la ĉinan – ja Institutoj Konfuceo aperas en ĉiu mondoparto. Sed ja povas ankaŭ uzi Esperanto-n kiel politika armilo. Kaj eble eŭropanoj pretus pli facile akcepti tion, ol lerni la ĉinan...

 


Pekino, en la Malpermesita Urbo: Francesco Maurelli, Sara Massini, Marco La Rosa

 

    Por allogi la ĉinajn junulojn, unue oni devus rigardi kiel ĉinaj merkatigaj firmaoj agas por allogi ilin. Estus ja tre malfacile por eksterlandano kiel mi proponi ion en kulture tute malsama medio. Laŭ tio kion mi spertis, mi pensas ke gravas por ĉinoj la ebleco havi internaciajn rilatojn. Ĉefe en Changsha, sed eĉ en grandaj urboj kiel Pekino, ne malofte ĉinoj volis fotiĝi kun mi kaj kun miaj amikoj / kolegoj, do doni al ili la eblecon havi internaciajn rilatojn povus esti bona instigilo.

 

    Ĉinoj ankaŭ tre interesiĝas pri entreprenemo. Do, ni prezentu Esperanton ankaŭ kiel ilo por akiri pli vastan klientaron, ni prezentu la sukcesajn spertojn de komerco per Esperanto. Mi mem ekzemple kunkreis sukcesan entreprenon, kies laborlingvo estas ĉefe Esperanto, kaj kies unua klientaro estis Esperanto-organizoj. Esperantistoj ĉiam diras ke Esperanto havos ŝancon nur se ĝi estas perceptita kiel vera lingvo en kiu ankaŭ eblas komerci, kaj ne kiel simpla hobio por idealuloj. Do, ni kreu okazojn por tio. Fine, mi ne subtaksus la gravecon de politika internacia graveco de Esperanto por ĉinoj, kiuj nun estas devigitaj lerni la usonan, por esti akceptitaj en la elita internacia rondo.

 

     --------------

    Fotoj liveritaj de Francesco Maurelli

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments