El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Neforgesebla NASK 2013

| 2013-09-10
Bookmark and Share


NASK en Raleigh: Fabjo Monteiro el Brazilo prezentas siajn filmojn de "Globeto – interreta televido". (Foto: Hoss Firooznia) 

 

    NASK 2013 estis luma fasko el kulturo, amuzaĵo kaj amikeco, okazinta de la 26a de junio ĝis la 5a de julio meze de la urbo Raleigh en la usona ŝtato Norda Karolino.

 

    Mi estas tre feliĉa pro mia decido partopreni en tiu prestiĝa kursaro jam longedaŭra, komencita en la jaro 1969 kaj daŭre okazigata de la fonduso Esperantic Studies Foundation. Ĝi estis mirinda okazo por praktiki nian lingvon. Partoprenis ĉirkaŭ 50 homoj, ĉefe el Usono, sed ankaŭ el Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉilio, Kanado, Kolombio, Koreio, Kubo, Germanio kaj Meksiko. Tamen ne gravis la deveno: ni ĉiuj estis anoj de granda familio ligita de frateca amo! Mi ĝoje amikiĝis kun multaj homoj, kaj mi sentis min hejme.

 

    La etoso estis tre agrabla. La universitato William Peace estas vera paradiza ĝardeno: belega, arboplena, silenta. Krome moderna kaj komforta. Ni havis bonan manĝaĵon: matene, tagmeze kaj vespere.

 

    La postbazan kaj meznivelan kursojn instruis Lee Miller kaj Derek Roff. Mi frekventis la superan kurson, gvidatan de la klera kaj entuziasma d-ro José Antonio Vergara. Mi estas ravita pro la kurso kaj pro la fakto, ke la amindaj usonanoj serioze studas kaj parolas Esperanton!

 

    Grava temo de nia kurso estis diskuto pri la rolo de Esperanto en la moderna mondo. Interalie ni analizis eseojn de Trevor Steele (Ĉu malesperi?, LOdE, 2011, №10), José Antonio Vergara (Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata "popolo", LOdE, 2011, №11) kaj Jorge Camacho (La zombia lingvo, aperinta en Libera Folio).

 

    Menciinda estas la mojosa ĵurnalo La NASKa Fasko, kiu aperis ĉiutage dum la kursaro kaj legeblas en la kursretejo ĉe http://lodestone.org/nask. Ankaŭ menciinda estas la ĉarma flago de Esperanto sur la pordo de mia dormoĉambro: ĝi estis manfarita de samideanino Mar Cardenas. Sur la flago videblas mia nomo per orumitaj literoj! Tre emocie!

 

    En la liberaj posttagmezoj ni faris ekskursojn tra la urbocentro, vizitis interesajn muzeojn kaj spektis artfajraĵojn okaze de la datrevenfesto de la sendependiĝo de Usono. Dum la artaj vesperoj ni multe amuziĝis per filmoj, kantoj, ludoj. Ni do havis tre bonan tempon dum la neforgesebla NASK 2013!

 

Maria Nazaré de C. Laroca

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/08/227nask/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments