El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Internacia Investa Forumo '2013 en Xiamen, Ĉinio

| 2013-09-10
Bookmark and Share


Ma Kai, vicĉefministro de Ĉinio, faras prelegon en la inaŭguro de la Internacia Investa Forumo '2013 .  

 

    La 8-an de septembro inaŭguriĝis la Internacia Investa Forumo '2013 en la Xiamen-a Centro de Kunveno kaj Ekspozicio de la urbo Xiamen de la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio. Ma Kai, vicĉefministro de Ĉinio, ĉeestis al ĝi kaj faris prelegon. Ankaŭ multaj invititoj faris parolon, ekzemple Kittiratt Na-Ranong, vicĉefministro de Tajlando, Marco Hausiku, vicĉefministro de Namibio, Rob Davies, ministro pri negoco kaj industrio de Sud-Afriko, Mukhisa Kituyi, ĝenerala sekretario de la Konferenco pri Negoco kaj Disvolvo de UN, Rintaro Tamaki, vicĝenerala sekretario de la Organizaĵo de UN pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo, kaj Lin Yifu, honora estro de la Ŝtata Lernejo pri Disvolvo sub la Pekina Universitato.

 

    En la prelego, Ma Kai faris 4 proponojn laŭ la ĉeftemo de la ĉi-foja forumo "Rearanĝo de la valora ĉeno en la tuta mondo kaj kreiva disvolvo", ke oni devas krei bonan medion al la sana disvolvo de la valora ĉeno por la tuta mondo, altigi la pozicion de la evoluantaj landoj en la valora ĉeno, fortigi la internacian kunlaboron en la kampo de la valora ĉeno kaj pliigi la etendiĝon de la ĉeno al la serva industrio.

 

    Tiutage oni publikigis la ĉinlingvan version de la

 

    Raporto pri la perspektivo de la tutmonda investado '2013 donita de la Konferenco pri Negoco kaj Disvolvo de UN.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments