El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝiparo de la ĉina mararmeo vizitis Perlo-havenon de Usono

| 2013-09-10
Bookmark and Share


La ĉina ŝiparo atingas al la haveno de la usona mararmeo en Havajo de Usono.  

 


Wei Gang (dekstre) faras parolon en la bonvena ceremonio.  

 

    La 7-an de septembro laŭ la pekina tempo, la ŝiparo n-ro 113 de la ĉina mararmeo, konsistanta el misilo-fregato Linyi kaj proviz-ŝipo Hongzehu, komencis sian 3-tagan viziton al la Perlo-haveno en Havajo de Usono.

 

    Wei Gang, gvidanto de la ĉina flanko, havis intervidiĝon kun tiuj de la usona flanko. En tiu ĉi vespero, la ĉina flanko vizitis la muzeon de la Pacifika Milito kaj la memorigan muzeon de la usona mararmeo. La du flankoj poste diskutis pri la plano de komuna ekzercado kaj havis interŝanĝajn aktivadojn, ekzemple konkurso de fotbalo kaj tiu de basketbalo. Plie, estis malfermaj al la dulandaj soldatoj la ŝipo Qingdao de la ĉina flanko kaj la ŝipo Lake Eriea de la usona flanko.

 

    Post la vizito, la duflankaj mararmeanoj havos komunan ekzercadon surmare.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments