El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la 5a Ĉina-Brita Interreta Rondtabla Kunveno en Londono

| 2013-09-11
Bookmark and Share


Lu Wei, direktoro de la Ŝtata Interreta Informa Oficejo de Ĉinio, faras teman parolon. 

 

    La 9an de septembro en Londono okazis la 5a Ĉina-Brita Interreta Rondtabla Kunveno. Lu Wei, direktoro de la Ŝtata Interreta Informa Oficejo de Ĉinio, kaj Ed Vaizey, brita ministro pri kulturo, amaskomunikiloj kaj sporto, ĉeestis la kunvenon kaj faris temajn parolojn.

 

    Ĝin ĉeestis ankaŭ pli ol cent reprezentantoj el departementoj de la dulandaj registaroj, entreprenoj kaj organizoj, konataj interreto-firmaoj kaj akademiaj institutoj. La ĉeestantoj dialogis kaj interŝanĝis opiniojn pri la temoj "diĝitaj teknikoj antaŭenpuŝas disvolviĝon", "sociaj respondecoj de interreto", "interreto de aĵoj", "senbaraj teknikoj" ktp.

 

    Lu emfazis en sia parolo, ke inkluzive de Ĉinio kaj Britio diversaj landoj atingas pli kaj pli multe da akordoj, partoprenas pli kaj pli multe da materialoj kaj akiras pli kaj pli multe da komunaj ŝancoj. La ĉina registaro konsekvence sekvas principojn aktive utiligi, science disvolvi, laŭleĝe regi kaj sekurigi la interreton; la merkata pordego de Ĉinio estas ĉiam malfermita al aliaj landoj, kaj Ĉinio deziras dividi oportunojn kaj fruktojn de la ĉina interreto kune kun aliaj landoj.

 

    En sia parolo Ed Vaizey konigis infrastrukturan konstruadon de interreto, protekton de laŭleĝaj rajtoj de gejunuloj en Britio, batalon kontraŭ interretaj krimoj, disvastigon de aplikado de interretaj aĵoj. Li proponis, ke la du landoj akcelu komunikadon kaj kunlaborojn per interreto, fortigu reciprokan komprenon pri interreto, instigi entreprenojn de la du landoj pliigi investon, kaj kune puŝi la socian progreson.

 

    La Ĉina-Brita Interreta Rondtabla Kunveno, kunaranĝita de la Ŝtata Interreta Informa Oficejo de Ĉinio, kaj la Ministerio de Kulturo, Amaskomunikiloj kaj Sporto de Britio, jam okazis kvin fojojn ekde la jaro 2008. Ĝi ludas pozitivan rolon en la interreta interŝanĝo kaj kunlaboro de la dulandaj registaroj kaj koncernaj sektoroj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments