El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 9-a Altnivela Regiona Kunlabora kaj Disvolviĝa Forumo de la Tuta Delto de la Perla Rivero en Guiyang, Ĉinio

| 2013-09-11
Bookmark and Share


Wang Yang faras parolon en la inaŭguro.  

 


Laborantoj en siaj naciaj vestoj bonvenigas la ĉeestantojn.  

 

    La 9-an de septembro inaŭguriĝis la 9-a Altnivela Regiona Kunlabora kaj Disvolviĝa Forumo de la Tuta Delto de la Perla Rivero en Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. Ĉina vicĉefministro Wang Yang faris parolon en la inaŭguro. Li diris, ke la kunlaboro inter la tuta delto estas tre grava por ĉiuj flankoj. La Delto de la Perla Rivero devas kapti bonan ŝancon en reginona ekonomia konkurado, kaj fariĝos granda merkato per konstruado de internaciigo, laŭleĝigo kaj integriĝo.

 

    Wang Yang emfazis, la 9-jara disvolviĝo en la Delto de la Perla Rivero jam formis bonan infrastrukturon kaj bon-ordan merkaton. Dependante de Hongkongo kaj de Makao, ĝi malfermiĝas al la tuta mondo. Kunlaboro de ĉiuj flankoj en la regiono estas ekzemplo por la ĉina reginona kunlaboro kaj enhavas grandan vivforton. La forumon kune organizis la provincoj Fujian, Jiangxi, Hunan, Guangdong, Hunan, Sichuan, Guizhou kaj Yunan, la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono, Hongkongo kaj Makao. Ĝi okazas ĉiujare de la jaro 2004.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments