Ĉefpaĝo

Nova espero de la ĉina industrio de elektraj aŭtoj (II)

| 2013-09-11
Bookmark and Share

de LAN XINZHEN

 

    La ĉina registaro aktive antaŭenpuŝas la industrion de la novenergiaj aŭtoj

 


Elektraj aŭtobusoj produktitaj de la Akcia Kompanio Zhongshang 

 

    Kvankam Usono troviĝas en la avangarda pozicio en la superkapacita tekniko, tamen Ĉinio superis Usonon en la uzado de la superkapacitaj elektraj aŭtobusoj. Krom la superkapacitaj elektraj aŭtobusoj produktitaj de la kompanio Yaxing, tiuj produktitaj de la alia ĉina aŭto-entrepreno, la Aŭtobusa Kompanio Zhongshang, estis enlistigitaj kiel subvenciitaj modelaj aŭto-tipoj de la novenergiaj aŭtoj popularigotaj kaj rekomendotaj de la ŝtato.

 

    En Ĉinio aŭtobusoj ĉiam estis kaj estas la ĉefa forto en la disvolviĝo de la energioŝparaj kaj novenergiaj aŭtoj. Ĝis decembro de 2012 Ĉinio posedis 27.8 mil novenergiajn aŭtojn, inter kiuj 80% estis aŭtobusoj.

 

    Por redukti la aeran polucion diverslokaj registaroj de Ĉinio prenas novenergiajn aŭtobusojn kiel la unuan elekton de la aŭtobusoj en urboj. La pekina registaro decidis, ke en la fino de 2015 la benzinaj kaj dizelaj aŭtobusoj uzataj en Pekino estos principe anstataŭigitaj de la elektraj kaj gasaj.

 


Ŝargejo de la elektraj aŭtobusoj en Chengdu, Sichuan-provinco de Ĉinio 

 

    La 7-an de junio en Ŝanhajo publikigis raporton la kompanio Roland Berger, fame konata eŭropa firmao por strategiaj konsultiĝoj. La raporto diras, ke la perspektivo de la tutmonda fabrik-industrio de la elektraj aŭtoj ne estas optimisma escepte de Ĉinio.

 

    La raporto faris komparon pri la merkatoj de la elektraj aŭtoj en 7 ĉefaj produktolandoj de aŭtoj inkluzive de Germanio, Francio, Italio, Usono, Japanio, Ĉinio kaj Koreio, kaj detale analizis la disvolvan staton de la industrio de la elektraj aŭtoj en tiuj landoj el la vidpunktoj de tekniko, industria disvolviĝo kaj merkata disvolviĝo.

 

    La raporto montris, ke la profito de la produktado de la elektraj aŭtoj estas multe malpli granda ol tiuj de la tradiciaj aŭtoj. Nun la malavantaĝoj de la elektraj aŭtoj en kostoj fariĝas pli kaj pli evidentaj pro iliaj alta kosto kaj malgranda profito, kaj pro la prognozo pri relative stabila prezo de bruloleo en la venontaj kelkaj jaroj. El la supremenciitaj 7 landoj nur Ĉinio ne malmultigis sian investon en la industrio de la elektraj aŭtoj. Shen Jun, partnero de la kompanio Roland Berger, opinias, ke la ĉina merkato de la elektraj aŭtoj daŭre tenos la bonan disvolvan tendencon.

 

    Pro pli kaj pli malgrandiĝanta rezervokvanto de kruda petrolo kaj pro pli kaj pli leviĝanta benzino-prezo oni estas plena de atendo pri la disvolviĝo de la elektraj aŭtoj. Ĉu la superkapacitaj elektraj aŭtoj falos en la malfacilan situacion, kiun la elektraj aŭtoj kun litiaj baterioj spertis, kaj ĉu la superkapacitaj elektraj aŭtoj fariĝos la nova espero de la elektraj aŭtoj? Tion ni vidos kaj atendos.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments