El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj

| 2013-09-11
Bookmark and Share


Mark Fettes. Foto: Peter Hauser

 

    En la unua intervjuo al Libera Folio post sia elektiĝo kiel prezidanto de UEA, Mark Fettes promesas, ke la estraro zorge esploros la retejajn bezonojn de la asocio, kaj petos ofertojn de pluraj firmaoj. Li antaŭvidas ankaŭ ŝanĝojn en la revuo. La ŝrumpinta dungitaro de la Centra Oficejo devos respondeci pri la ĝisdatigado de la nova retejo, sed Fettes esperas, ke retaj solvoj faciligos aliajn taskojn.

 

    Libera Folio: Kiuj estos la ĉefaj prioritatoj de la nova estraro? Kion vi volas ŝanĝi kaj kion konservi el la linio de la antaŭa estraro?

 

    Mark Fettes: – Nu, mia unua celo estas ke ni laboru vere teame. Tial, kiam ni dividis la taskojn, ni kreis subteamojn de po kelkaj estraranoj (evidente ĉiu el ni apartenas al pli ol unu teamo). Mi observis multajn estrarojn tra la jaroj, kaj ĉiam estis tiel, ke kelkaj estraranoj kvazaŭ izoliĝis en sia laboro. Espereble ne plu estos tiel. Ankaŭ la nova Konsilio de UEA helpos tiurilate, alportante novajn laborfortojn kaj perspektivojn al la kerna organiza taskaro.

 

    – Due, ni havas strategian kadron por nia laboro. Tiel do ni laboros ne per la longaj listoj de unuopaj agadoj, per kiuj la estraroj kutime funkciis, sed pri la evoluigo de la asocio sur la kvar agadkampoj en la Strategia Laborplano: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo. Tio espereble helpos nin daŭre vidi la arbaron kaj ne nur la arbojn.

 

    – Trie, ni ege konscias pri la graveco de komunikado kun la membroj, kaj ankaŭ kun la ĝenerala publiko. Tial ni pretas prioritate investi en la konstruo de nova retejo. Ankaŭ la revuo spertos kelkajn ŝanĝojn en stilo kaj enhavo.

 

    – Kvare, UEA tradicie ne havas tre aktivan strategion pri la aliĝintaj landaj asocioj, por kontribui al la evoluo kaj plifortigo de la movado je landa nivelo. Tion ni intencas ŝanĝi, en proksima kunlaboro kun TEJO kaj ILEI, kaj eventuale ankaŭ kun lernu.net. Aktivula trejnado ludos gravan rolon en tiu strategio.

 

    La nova strategia laborplano de UEA listigas entute 12 prioritatojn. Ĉu tio ne estas iom tro multe? Malfacilas eĉ memori ilin ĉiujn, kaj se 12 aferoj estas unuarangaj, tio ne multe helpas la faradon de konkretaj decidoj.

 

    – Jes, sed memoru ke la plano ampleksas kvar jarojn. Certe ne ĉiujn prioritatojn oni atakos samtempe. En ĉi tiu unua jaro, ĉefrolos plibonigo de nia komunikado kaj kunplanado, diskonigado de la esenco de la strategia laborplano, komencaj elpaŝoj pri aktivula trejnado, kaj la kreo kaj funkciigo de kelkaj novaj kunordigaj strukturoj. Ĉion ĉi oni cetere trovas en la plano.

 

    La laborplano ĝenerale estas tre ampleksa, kaj ne multaj aktivuloj ĝin eĉ tralegis. Ĉu ne indus prezenti koncizan version?

 

    Efektive, mi jam faris iun koncizan prezenton pri ĝi en Rejkjaviko, kiun oni povas nun trovi en la retpaĝoj de UEA. Necesos pliaj laboroj por krei resumojn, subplanojn, gvidilojn pri ĝia utiligo je landa nivelo, ktp. La ampleksa plano estas esence nur bazo por la postaj, pli praktikaj paŝoj. Dennis Keefe diris en la Komitato, ke entreprenoj kutime komencas per io simpla kaj poste plidetaligas ĝin. En Esperantujo, mi ne vidis alian eblon ol fari inverse, provante unue konstati kaj analizi la komplikecon de la situacio kiel tuto, kaj nur poste simpligi.

 

    La komitato en Rejkjaviko aprobis la planon de la estraro uzi ĝis 100.000 eŭroj por renovigo de la retejo. Kion laŭ vi devos enhavi la nova retejo de UEA, kaj ĉu efektive necesos 100.000 eŭroj por realigi tion?

 

    – Ni bezonas retejon multlingvan, per kiu ni povas atingi la vastan publikon de homoj tutmonde, kiuj interesiĝas pri Esperanto. Krome ni kompreneble bezonas retejon esperantlingvan, kiu donas al niaj membroj kaj aktivuloj rimedojn por aktiviĝi per kaj por Esperanto. Ĉi-rilate ekzistas multaj diversaj ebloj, kaj ni devos zorge esplori pri iliaj kostoj kaj avantaĝoj. Ni pensas ne nur pri disponigo de servoj, sed ankaŭ pri faciligo de la organiza laboro, virtuala partopreno en la kongresoj, flegado de scienca, faka kaj kultura kunlaboro kaj klerigado, ktp.

 

    – Evidente mi ne povas diri jam nun, ĉu ni devos uzi tiun tutan sumon. Miaj spertoj en ESF de post 2001, kiam ni lanĉis edukado.net kaj poste lernu.net, instruis al mi, kiom multfaceta kaj temporaba estas la ellaboro de vere bona diversfunkcia paĝaro. Ni kompreneble faros decidojn interalie surbaze de niaj taksoj, kiom difinita elemento kontribuos al la alvenigo de kotizoj kaj aliaj enspezoj. Ni devos ankaŭ zorgi pri la daŭra administrado kaj teknika prizorgado de la retejo post la konstruo.

 

    Kiel la estraro konkrete procedos por trovi firmaon kiu realigos la renovigon de la retejo?

 

    Ni faros priskribon de niaj bezonoj kaj petos oferton de 3-4 firmaoj. Fakte la bazo de tiu priskribo ekzistas jam de kelkaj monatoj.

 

    Kiu poste respondecos pri la prizorgado kaj ĝisdatigado de la nova retejo?

 

    – Tio fariĝos parto de la taskaro de la Centra Oficejo, sed ne tiel, ke ĝi simple aldoniĝas al la jama taskaro. Parto de niaj esploroj celos malkovri, kiel la retejo povas faciligi la laboron de la Oficejo. Vi trovos tiun emfazon ankaŭ en la strategia plano.

 

    Kiu estos la rolo de la nova konsilio, kaj kiel oni selektis ĝiajn membrojn?

 

    – Laŭ la decido de la Komitato, kiu kreis ĝin, la Konsilio "proksime kunlaboros kun la nova Estraro pri efektivigo de la Strategia Laborplano," kaj enhavas "homojn, kiuj povas kontribui al la evoluigo de la ĉefaj agadkampoj de la Asocio: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, kaj Kunordigo." Ĝi estas provo krei teamon de homoj ĉirkaŭ la Estraro kiuj fidas la ĝeneralan evoludirekton en la plano kaj pretas kunpensi kaj kunagi por ĝia realigo.

 

    – Mi invitis la estraranojn sondi ĉe homoj, kiuj ŝajnas al ili taŭgaj por tiu rolo. Poste ni pridiskutis la tutan liston kaj proponis 14 nomojn al la Komitato, kiujn ĝi akceptis. Temas ĝenerale pri personoj plurflankaj, grandparte relative junaj sed tamen spertaj.

 

    Kiuj estis la unuaj decidoj de la nova estraro?

 

    – Okazis jam kelkaj interesaj, sed pri tio vi devos atendi la raporton en nia propra revuo!

 

    Ĉu la estraro kunsidos en la Centra Oficejo en aprilo, kiel kutime? Se jes, kiel oni financos la vojaĝkostojn de la estraranoj, konsiderante ke la komitato forprenis 1.000 eŭrojn el la koncerna buĝetero?

 

    – Jam antaŭ tiu kunsido de la Komitato, la Estraro serioze diskutis, kiel ŝpari vojaĝkostojn. Mi povas ofte ligi vojaĝojn al mia universitata laboro, kaj ankaŭ nia Ĝenerala Sekretario ne bezonas repagon de la tuta kosto de liaj vojaĝoj. Niaj eŭropaj anoj povas veni al Roterdamo sufiĉe malmultekoste. Krome per la reto, ekzemple Skype, eblas partopreni sufiĉe aktive sen persona ĉeesto, kio estas solvo certe konsiderinda por niaj plej foraj anoj. Do ni fakte plene subtenas la decidon de la Komitato, kaj esperas elspezi ankoraŭ malpli ol buĝetite.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments