El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldoniĝis la anglalingva versio de la libro de la eksa ĉefministro de Ĉinio

| 2013-09-12
Bookmark and Share


Zhang Yesui, vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, faras salutparolon en la ceremonio por la eldono.  

 


Doktoro Henry Alfred Kissinger, eksa ŝtatsekretario de Usono, faras salutparolon.  

 

    La 9-an de septembro okazis eldona ceremonio de la anglalingva versio de la libro Registro de Reforma Vojo -- Paroloj de Zhu Rongji 1991-1997 en Novjorko de Usono. Al ĝi ĉeestis Zhang Yesui, vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Cui Tiankai, ambasadoro de Ĉinio en Usono, Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Henry Alfred Kissinger, eksa ŝtatsekretario de Usono.

 

    La libro konservas la parolojn, artikolojn kaj notojn en la responda periodo de Zhu Rongji kiel la vicĉefministro de Ĉinio kaj ĉefministro dum la jaroj 1991-2003. La enhavo de la libro fidele montris al la publiko la laborajn spertojn de la eksa ĉefministro en la reformado, pord-malfermo kaj moderniza konstruado de Ĉinio. La angla versio de la libro ĉi-foje eldonita estas rajtigita de Zhu Rongji mem por la tutmonda publikigo, li diligente elektis 112 pecojn el la tuta 348 verkoj de la ĉinlingva versio kaj dividis ilin en 2 volumojn, kaj tradukigis ilin al la eldonejo sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la usona institucio Brookings.

 

    Respektive skribis antaŭparolojn doktoro Henry Alfred Kissinger kaj s-ro Helmut Schmidt, eksa ĉefministro de Germanio. Doktoro Kissinger alte taksis pri la grava rolo ludita de Zhu Rongji en la reformado kaj pord-malfermo de Ĉinio, kaj diris sian senton pri la trezoreco de la amikeco inter si kaj s-ro Zhu dum la laboro kaj interkontakto dum dekoj da jaroj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments