El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang renkontiĝis kun Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo

| 2013-09-12
Bookmark and Share


Li Keqiang (dekstre) kaj Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, en Dalian 

 

    La 11an de septembro en Dalian inaŭguriĝis la Sepa Somera Davos-Forumo kun la temo "renkonti novigan neprecon" kaj kelkaj sub-temoj: novigo, industrio, merkato kaj risko. Kadre de la forumo okazos dialogaj kunsidoj de entreprenistoj kaj pli ol cent diskutoj. La forumon ĉeestas pli ol 1600 politikistoj, registaraj oficistoj, entreprenistoj, kleruloj kaj mediataj gvidantoj el pli ol 80 landoj.

 

    En la 9a de septembro en Dalian ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, kiu ĉeestas la Sepan Someran Davos-Forumon.

 

    Li Keqiang pozitive taksis la konstrueman rolon, kiun ludas la Somera Davos-Forumo por akceli la reciprokan komprenon inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Li diris, ke la temo de tiu ĉi forumo koincidas kun la penso de Ĉinio pri evoluigo kaj estas gvida kaj antaŭvida. Ĉinio persistos en la direkto de disvolvo de la ekonomio kaj antaŭeco de vivteno de la popolo, kaj puŝos daŭripovan disvolviĝon de la monda ekonomio kune kun aliaj landoj.

 

    Klaus akcentis, ke okazigi la Someran Davos-Forumon en Ĉinio estas la plej grava decido de la Monda Ekonomia Forumo en la pasintaj 42 jaroj post ĝia fondiĝo. Nun Ĉinio ludas la rolon de respondeca lando en la internacia areno, kaj la forumo estas fidoplena pri la perspektivo de Ĉinio, kaj deziras klopodi plu por helpi al Ĉinio kunfandiĝi kun la mondo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments