Ĉefpaĝo

La Konfucea Premio de Alfabetigo de UNESKO '2013

| 2013-09-12
Bookmark and Share


Premiitoj kaj gastantoj 

 


Bokova faras parolon en la premio-dona ceremonio.  

 


Ĉina reprezentanto en UNESKO faras parolon en la premio-dona ceremonio.  

 

    Vespere de la 9-a de septembro en Parizo, la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNESKO) donis la Konfucean Premion de Alfabetigo '2013 al 3 organizoj en Banglo, Ebur-Bordo kaj Namibio, por laŭdi ilin pro siaj klopodoj en alfabetigo. La premio estas subvenciita de Ĉinio. Irina Georgieva Bokova, ĝenerala direktoro de UNESKO, disdonis la premion kaj faris parolon.

 

    La Premio de Alfabetigo ekzistis de la jaro 1967 por laŭdi sukcesajn projektojn pri alfabetigo kun la celo antaŭenpuŝi tutmondan alfabetigan movadon kaj novan projekton. La Premio de Alfabetigo de UNESKO konsistas el du premioj, la Konfucea Premio kaj alia premio subvenciita de Sud-Koreio. La ĉijara temo estis "21-a Jarcenta Edukado de Alfabetigo". Fundiĝis la Konfucea Premio en la jaro 2005, atentanta pri alfabetiga edukado en vilaĝoj kaj pri tiu de infanoj. Tiuj, kiuj ricevas la premion, havas monon de 20 mil usonaj dolaroj kun medalo kaj atestilo.

 

    Bokova diris en sia parolo, ke en la pasintaj 20 jaroj, la procento de la homoj, kiuj povas legi, leviĝis de 76% ĝis 84%. Laŭ la ĉina reprezentanto en UNESKO, la Konfucea Premio celas dividi la klopodon de Ĉinio kaj ĝian kontribuon al alfabetiga movado kaj kuraĝigi pli multajn landojn apliki tiun ĉi premion por kontribui al la tuta homaro.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments