El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kargoŝipo Yongsheng spertis unuan veturon tra arkta vojo

| 2013-09-13
Bookmark and Share


Li Fei (maldekstre), konsilisto de la ĉina ambasadejo al Nederlando, bonvenigas la ŝipon Yongsheng ĉe la haveno de Roterdamo. 

 


La ŝipistaro de Yongsheng en Roterdamo  

 

    Je la 3a posttagmeze de la 10a de septembro laŭ la loka tempo la kargoŝipo Yongsheng de la Ĉina Martransporta Kompanio fine albordiĝis al la haveno de Roterdamo post la 27-taga vojaĝo. Ĝi fariĝis la unua ĉina komerca ŝipo, kiu plenumis la azia-eŭropan veturon tra la nordorienta linio de la Arkto.

 

    Xu Minjie, adjunkto de ĝenerala direktoro de la kompanio, konigis, ke la ŝipo ekvojaĝis de Taicang, Ĉinio, kaj atingis Roterdamon tra la nordorienta pasejo de la Arkto. Dum 27 tagoj la ŝipo veturis pli ol 7 800 marmejlojn. Tiu ĉi itinero estas je pli ol 2 800 marmejloj malpli longa ol la tradicia itinero tra Malako-markolo kaj la sueza kanalo, kaj povas ŝpari naŭ tagojn.

 

    De la lastaj jaroj en iuj arktaj akvoj la senglacia periodo en somero povas daŭri pli ol 30 tagojn, kaj tio ebligas al komercaj ŝipoj veturi laŭ la nordorienta linio de la Arkto. Laŭ informoj, en la jaro 1997 iu finna ŝipo la unuan fojon sukcese veturis laŭ tiu linio, kaj poste pli kaj pli da komercaj ŝipoj aperas sur tiu itinero. Nun la nordorienta itinero de la Arkto jam fariĝis nova trafiklinio kunliganta Azion kaj Eŭropon.

 

    La multfunkcia ŝipo, kun la ŝarĝkapablo de 19 461 tunoj kaj la dezajnita rapido de 14 knotoj, longas 155,95 metrojn kaj larĝas 23,70 metrojn.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments