El Popola Ĉinio>头条新闻>

La firmeco de Ĉinio por defendi la suverenecon super la insularo Diaoyu neniam skuebla

| 2013-09-13
Bookmark and Share


Hong Lei respondas la demandojn metitajn de raportistojn en la gazetara konferenco.  

 

    La 10-an de septembro Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke la firmeco de Ĉinio por defendi la suverenecon super la insularo Diaoyu estas neniam skuebla.

 

    Tiutage iu raportisto faris demandojn: Unue, post la nomata "aĉetado" de la insularo Diaoyu far la japana registaro en la pasinta jaro, multaj konfliktoj aperis inter Ĉinio kaj Japanio en la afero koncerna al la insularo Diaoyu, ankaŭ la rilatoj inter la du landoj estis damaĝitaj. Kiel Ĉinio taksas pri tio? Due, la 10-an de seprembro la ŝiparo de 7 eskortŝipoj de Ĉinio patrolis en la maro ĉirkaŭ la insularo, ĉu tio koncernas al la 1-jara datreveno de la menciita "aĉetado"?

 

    Hong Lei diris, ke pri la unua demando, la nomata "ŝtatigo" kontraŭleĝe farita de Japanio al la ĉina teritorio estas severa atenco al la ĉina suvereneco, tio kaŭzis gravan damaĝon en la rilatoj de la du landoj. La ĉina flanko urĝas la japanan flankon vizaĝi al la historio kaj la realo, korekti sian eraron per realaj agoj, haltigi ĉiun provokadon kiu damaĝas la suverenecon de Ĉinio kaj fari klopodon por forigi la baron en la rebonigo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Li diris, ke pri la dua demandoj, la firmeco de Ĉinio por defendi la suverenecon super la insularo Diaoyu estas neniam skuebla, kaj samtempe Ĉinio klopodas por solvi la disputon en paca maniero per interparolo kaj diskutado. La patrolado de la ĉina ŝiparo en la maro ĉirkaŭ la insularo Diaoyu estas normala agado de Ĉinio en ĝia propra teritorio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments