El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en 2013

| 2013-09-16
Bookmark and Share

 

 En la inaŭgura ceremonio de la Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en 2013

 Ĉeestantoj de la inaŭguro de la ekspozicio

   

    La 15-an de septembro la Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en 2013 inaŭguriĝis en Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta parto de Ĉinio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia ŝtata prezidanto, sendis al la ekspozicio gratulan mesaĝon. Li skribis en la mesaĝo, ke la ĉi-foja ekspozicio kun la celo "Daŭrigi amikecon, profundigi kunlaborojn, kune disvolviĝi" kaj kun la ĉeftemo "Ĉinio kaj arabaj landoj kunigu la manojn kaj vizaĝu al la tutglobo" faros perspektivon pri la bela estonteco de kunlaboroj de Ĉinio kun arabaj landoj kaj landoj en aliaj regionoj de la mondo. La ekspozicio havos gravan signifon por antaŭenpuŝi ĉiuflankajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du flankoj.

 

    Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉeestis la inaŭguron de la Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en 2013. Parolante pri la atingoj akiritaj de Ĉinio kaj arabaj landoj dum la kunlaboroj en la pasintaj jaroj, Yu Zhengsheng diris: "La amika komunikado inter Ĉinio kaj arabaj landoj havas longan historion. Post veno de la nova jarcento, speciale post starigo de la strategiaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj en la jaro 2010, daŭre profundiĝas la reciproka utilo kaj la komuna gajno de la du flankoj. La sumo de komerco inter Ĉinio kaj arabaj landoj estis levita de 145.4 miliardoj da usonaj dolaroj en la jaro 2010 al 222.4 miliardoj da usonaj dolaroj en la jaro 2012. Ĝia meznombra kreska rapideco superis 20% ĉiu-jare. Nun Ĉinio jam fariĝis la dua granda komerca partnero de arabaj landoj. La kunlaboraj projektoj grandiĝas de petrolo, kemia industrio kaj malpeza industrio al financo, mekanika fabrikado, muntado de familiaj elektraj aparatoj, aŭtoj kaj tiel plu."

 

    La Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en 2013 originas el la Ĉina (Ningxia-a) Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco (la Ekonomia kaj Komerca Forumo inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj). En la pasintaj 3 jaroj 18 ĉinaj kaj alilandaj gvidantoj, 195 ministroklasaj ŝtatoficistoj kaj 93 fremdlandaj diplomatoj en Ĉinio ĉeestis la forion kaj en ĝi partoprenis pli ol 30 mil komercistoj, pli ol 5 mil ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj kaj internaciaj organioj el 76 landoj kaj regionoj.

 

    Intervjuite de raportisto de CRI Online, Nael Al Kabariti, prezidanto de la Komerca Ĉambro de Jordano, esprimis sian konsenton kun la supremenciita diro. Li diris: "En la pasinteco la investo de arabaj landoj en Ĉinio tuŝis ĉefe tekstilaĵojn, ŝuojn kaj vestojn. Nun mi trovis, ke pli ol 100 entreprenoj de la Komerca Ĉambro de Jordano esprimis siajn interesojn pri investo en Ĉinio per la ekspozicio kiel platformo. Laŭ mia scio, multaj arabaj komercistoj havas intencon investi sun-energian industrion de Ĉinio. Ĉar ili opinias, ke la sun-energiaj produktaĵoj de Ĉinio estas bonkvalitaj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments