El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 5-a kunveno de la Internacia Kunesplorado pri la Militoj inter Ĉinio kaj Japanio

| 2013-09-16
Bookmark and Share

En la 5-a kunveno de la Internacia Kunesplorado pri la Militoj inter Ĉinio kaj Japanio

 

    La 14-an de septembro inaŭguriĝis la 5-a kunveno de la Internacia Kunesplorado pri la Militoj inter Ĉinio kaj Japanio en la municipo Chongqing en sudokcidenta parto de Ĉinio. En ĝi pli ol 90 famaj kleruloj el 10 landoj kaj regionoj de la tuta mondo faris interŝanĝojn kaj diskutojn pri la ĉi-foja ĉeftemo "Militoj inter Ĉinio kaj Japanio sub la fono de la Dua Mondmilito".

 

    Laŭ konigo, antaŭ 12 jaroj, profesoro Ezra Feivel Vogel, eksa direktoro de la Centro por Studo pri Orienta Azio establita de John King Fairbank, Yang Tianshi, specialisto pri moderna historio de Ĉinio kaj Yamada Tatsuo, honora profesoro de la Universitato Keio de Japanio, kune starigis ĉi tiun programeron por la studado pri la militoj inter Ĉinio kaj Japanio. Oni jam 4-foje okazigis la nomatan kunvenon respektive en Usono, Japanio kaj Ĉinio antaŭe. Nun la programero jam fariĝis internaciaj esplorado kaj seminario, en kiuj partoprenis la plej elstaraj kleruloj tutmondaj kontraŭ la militoj inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Yang Tianshi diris en la inaŭguro, ke en la lastaj jaroj, la kuna esplorado internacia pri la militoj inter Ĉinio kaj Japanio jam havigis al si pli kaj pli fortan influon en la mondo, precipe en la ĉi-foja kunveno aperis pli multaj junaj esploristoj, tio estas ege ĝojiga.

 

    Wang Chaoguang, vicestro de la Instituto pri Moderna Historio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj unu el la alvokantoj de la kunveno, diris: "La militoj inter Ĉinio kaj Japanio ne nur estis militoj inter la du landoj, sed ankaŭ havas nedisigeblajn rilatojn kun la monda situacio kaj kun la internaciaj rilatoj." Li esprimis, ke la ĉi-foja kunveno estas destinita por la diskutado pri la militoj sub la fono de la Dua Mondmilito, tio helpos al la ĉeestantoj akordigi la ĉeftemon en la internacian fonon. Zorgo pri la reciproka influado inter la monda cirkonstanco kun la militoj "povas igi nin pli multflanke kaj profunde koni ĝin."

 

    La kunveno daŭras de la 14-a de septembro ĝis la 16-a de la sama monato, en la 16-a la partoprenantoj kune vizitos la ruinojn de la Kontraŭjapana Rezistmilito en Chongqing.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments