El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Kolekti forĵetaĵojn: komenco de lia revo

| 2013-09-16
Bookmark and Share

de Liu Haihong




Zahng Xingmei en konstruejo


 

    Pro la disvolviĝo de la urba konstruado, malkonstruado de malnovaj domoj jam fariĝis "industrio". Zhang Xingmei, iama kamparano el malproksima vilaĝo de la gubernio Xunyang en la provinco Shanxi, multe profitas de dom-malkonstruado. Li kreis sian niĉon en la urbo per sia modesteco, obstineco kaj kredindeco.

 

    Kiam Zhang Xingmei forlasis sian hejmon, li neniel povis supozi ke li devos kolekti forĵetaĵojn en la urbo por sia pano, ĉar li diplomiĝis el mezlernejo – tia eduk-nivelo estis sufiĉe alta en la vilaĝo. Li same ne povis antaŭvidi, ke la kolektado de forĵetaĵoj havigos al li propran entreprenon kaj realigos al li revon en la urbo.

 

Malfacila vivo

 

    En julio de la jaro 1987, la viv-malfacila Zhang Xingmei ŝlosis la pordon de sia adoba dometo en kiu li loĝis dum 18 jaroj kaj ekpaŝis al la urbo portante paron da pajlaj sandaloj. Tiam li havis nur 10 juanojn kaj mankis al li ajna plano kion li faru en la urbo. Kiam li atingis la gubernian urbon, la sandaloj jam ŝiriĝis pro longa paŝado. Li do pagis 2 juanojn por aĉeti paron da pantofloj kaj konservis la restintajn monbiletojn por veturkosto.

 

    En la komencaj kelkaj monatoj en la urbo Xi'an, la ĉefurbo de la najbara provinco Shaanxi, Zhang Xingmei laboris en konstruejoj, en manĝejoj kaj eĉ faris purigajn laborojn en porkostalo, tamen li malfacile vivtenis sin per ĉiuj tiuj laboroj. "Foje mi vidis ke iu kolektas forĵetaĵojn en konstruejoj kaj forvendas la kolektaĵojn. Tio iomete min inspiris." Zhang Xingmei aldonis, ke tio komence estis nur momenta flagro de efemera ideo en la kapo. Li neniam pensis vere fari la kolektadon, ĉar li timis ke tia okupo perdigus al li la honoron. Sed finfine la vivo devigis lin persvadi sin mem. La 13-an de aŭgusto de 1987 – la dato neniel forgesebla por li – Zhang Xingmei kunportis tri jutsakojn kaj komencis la kolektadon. "En la unua fojo, mi estis iom timema, kaj laboris klinante la kapon." En la konstruejo, li plenigis la jutsakojn per la kolektaĵoj. Ĉar tiam li ne havis ĉaron, li movis la grandajn sakojn al sia loĝejo iom post iom nur per la manoj kaj post la forvendo gajnis 20 juanojn. Tiel li povis pagi por siaj manĝaĵoj kaj daŭre vivteni sin.

 

    Post dekoj da tagoj, li sola pasigis la unuan Mezaŭtunan Feston en Xi'an. Tiuvespere, li malfrue revenis al la loĝejo pro la kolektado, kaj trovis, ke la luiganto jam ŝlosis la pordon. Do tiunokte li ne havis lokon por dormi. Fine li trovis forlasitan brik-bakujon kaj kuŝis en ĝi. Pro moskitoj li ne povis dormi dum la tuta nokto kaj ne kapablis reteni la larmojn…

 

Ŝanĝita vivo

 

    Iu svatis knabinon por la honesta kaj simplanima Zhang Xingmei. Post la geedziĝo, li kondukis sian edzinon al Xi'an kaj kune okupiĝis pri la kolektado de forĵetaĵoj. Li sentis rimorson: "Mia bopatrino edzinigis al mi sian filinon por feliĉigi ŝin, sed la edzino kolektas forĵetaĵojn kune kun mi. Tamen dum multaj jaroj ŝi neniam plendis pri tio."

 

    Por ŝpari la koston por vojaĝo, li neniam revenis al sia hejmo dum 10 jaroj."En la unua jaro de la eklaboro kiel forĵetaĵ-kolektantoj, ni aĉetis tablon; en la dua, ni aĉetis nigra-blankan televidilon; kaj en la kvina, ni anstataŭigis ĝin per kolora televidilo… kaj en la jaro 2011, mi aĉetis komputilon por niaj du infanoj." Li diris, ke li ĝuste tiel diligente antaŭeniras paŝon post paŝo.

 

    Post trijara kolektado de forĵetaĵoj, Zhang Xingmei finpagis ŝuldon de 4 mil juanoj, kiun li havis en la hejmloko. En la jaro 1991 li eklaboris ankaŭ pri malkonstruado. Li serĉis laborojn migre en multaj konstruejoj portante martelon sur sia biciklo. "Poste, miaj 'fratoj' sentis ke mi estas honesta kaj kredinda, kaj ili volis sekvi min." Tiel post kelkaj jaroj li havigis al si rilatojn kun multaj homoj kaj konsiderindan ŝparaĵon . En 2000 li aĉetis 2 elkavigatoron por maŝina malkonstruo de domoj. Iom post iom, li starigis malgrandan grupon por malkonstruaj laboroj, kaj nun la grupo posedas 10 elkavigatorojn kaj 1 fosmaŝinon.

 

Lerni estimon

 

    La nuna vivo de Zhang Xingmei estas tute malsama ol tiu antaŭ 20 jaroj. La diferenco estas tiom granda kiel tiu inter la ĉielo kaj la tero. Sed li mem ne ŝanĝiĝis. Kiam la intervjuanto vidis lin, li laboris kune kun aliaj kamparan-laboristoj portante kaskon por sekureco kaj kakian jakon.

 

    Dum la pasintaj 20 jaroj post kiam li venis al Xi'an, li ĉiam luis unuetaĝan dometon, ĉar la lupago de tia loĝejo estas malgranda. Nun lia familio luas similan dometon kun simpla korto. Li diris, ke li demandis siajn du infanojn pri la intervjuo: "Via patro rakontos al la raportisto pri sia rubokolektado, kaj eble multaj homoj ekscios tion. Ĉu vi du timas ke pro tio viaj kunlernantoj priridos vin?" Li diris: "Miaj infanoj konsentis, ke mi akceptu la intervjuon. La vivo ĝuste estas tia, ni devas lerni estimi aliajn, kio ajn estu iliaj laboroj. Ankaŭ mia hodiaŭa atingo ŝuldiĝas al tiu estimo."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments