El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio starigos leĝojn kaj tutlandan merkaton por administri ellason de karbono

| 2013-09-17
Bookmark and Share

Sun Zhen, vicdirektoro de la departemento pri klimataj ŝanĝiĝoj sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio

 

    La 15-an de septembro Sun Zhen, vicdirektoro de la departemento pri klimataj ŝanĝiĝoj sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, Ĉinio klopodas por startigi administran sistemon pri superregado de karbon-ellaso pere de starigo de leĝoj kaj karbona merkato en la tuta lando, kun la celo longtempe daŭrigi la sistemon pri malgranda karbono, kiu neniam ŝanĝiĝos pro ekonomio. Klimataj ŝanĝiĝoj kiel serioza defio de la socio vekas grandan atenton de ne nur la internacia socio sed ankaŭ de la tutmondaj popolanoj kaj kompanioj. Por respondi al la afero pli kaj pli multaj homoj devas fari klopodon en la koncernaj kampoj.

 

    La ĉina registaro jam decidis trakti klimatajn ŝanĝiĝojn kiel grava laboro por la ekonomia kaj socia disvolvo. Jam estis publikigitaj la labora plano pri traktado de klimataj ŝanĝiĝoj, la celo por malmultigo de karbon-ellaso, kaj estis lanĉitaj la strategio pri verda disvolvo, malgrand-karbona disvolvo kaj pri cirkula disvolvo. Krom la politikoj kaj la strategioj de la regsitaro, ĉiuj civitanoj devas memvolonte agi laŭ la koncernaj politikoj kaj strategioj pri malgranda ellaso de karbono.

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments