El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 4-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Opuntioj kaj Sukulentaj Plantoj

| 2013-09-17
Bookmark and Share

Mirindaj sukulentaj kreskaĵoj

Vizitanto spektas kaj fotas opuntiojn.

 

    La 15-an de septembro inaŭguriĝis la 4-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Opuntioj kaj Sukulentaj Plantoj en la Pekina Botanika Ĝardeno de Ĉinio. En ĝi estas montritaj pli ol mil kreskaĵoj de opuntioj kaj aliaj sukulentaj specoj (Succulents) en- kaj eksterlandaj, ekzemple el la municipoj Ŝanhajo kaj Tianjin, el la provincoj Shanxi kaj Shandong, el la Korea Respubliko kaj Japanio.

 

    Sukulentaj plantoj signifas, ke la kreskaĵoj de tiu ĉi speco havas la kapablon konservi akvon en sia tiga, folia aŭ radika parto, pro tio ili aspektas grasa kaj suko-plena eksterforme. Tiaj kreskaĵoj ne povas akiri akvon per siaj radikoj ĉiujare dum longa tempo, kaj povas nur vivigi sin per la akvo konservata en sia korpo.

 

    En la ĉi-foja ekspozicio la vizitantoj sate ĝuas la kuriozecon de raraj neĝlotusoj (Saussurea involucrata) de la familio de sedo (Crassulaceae), la mirindajn kreskaĵojn posedas la pekina ĝardeno kaj aliaj individuaj kolektantoj en kaj ekster la lando.

 

    La ĉi-foja ekspozicio daŭros je 1 semajno, ĝi finiĝos en la 22-a de septembro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments