El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 4-a Ĉina (Binhai, Tianjin) Internacia Forumo pri Ekologiaj Urboj

| 2013-09-17
Bookmark and Share

 

En la inaŭgura ceremonio de la 4-a Ĉina (Binhai, Tianjin) Internacia Forumo de Ekologiaj Urboj

Yuan Tongli, sekretario de la kompartio de la nova regiono Binhai kaj membro de la Konstanta Komitato de la Kompartio de Tianjin, faras bonvenigan parolon en la nomo de la gastiganto.

 

    La 15-an de septembro en la nova regiono Binhai de Tianjin inaŭguriĝis la 4-a Ĉina (Binhai, Tianjin) Internacia Forumo pri Ekologiaj Urboj. La forumo daŭrigos la eternan temon "Ekologiaj urboj kreos harmonian estontecon" kaj diskutos pri pensoj kaj metodoj pri urba disvolvo kadre de la koncepto pri ekologia civilizacio, kaj akcelos realiĝon de la komuna deziro konstrui belajn hejmlokojn.

 

    Dum la forumo ĉirkaŭ mil registaraj ŝtatoficistoj, fakuloj, erudiciuloj, reprezentantoj de internaciaj organizoj kaj entreprenoj profunde diskutos pri la ĉeftemo de la ĉi-jara forumo "Ekologiaj urboj kaj belaj hejmlokoj".

 

    La forumo daŭros ĝis la 19-a de septembro. Intertempe okazos 8 forumoj, inkluzive de la forumo kun la temo "Daŭrigeblaj kaj loĝtaŭgaj urboj -- al ekologia civilizacio", tiu kun la temo "Verdaj ekologiaj urboj -- ĉelaj unuoj de la ekologiaj urboj", kaj Seminario pri politikaj interŝanĝoj de Sud-Suda Kunlaboroj kaj pri teknologiaj kunlaboroj por trakti la klimatajn ŝanĝiĝojn.

 

    La 5-taga foiro estos senpage malfermita al la publiko. Dum la foiro oni montros ĉefe planojn de diversaj landoj kaj regionoj pri ekologiaj urboj, iliaj projektoj pri aspektoj de ekologiaj urboj kaj tiuj pri loĝdomoj, iliajn plej novajn ideojn, teknologiojn, produktaĵojn kaj ekipaĵojn pri verdaj konstruaĵoj kaj pri utiligo de akvoresurso.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments