El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Pli ol 4000 ŝatantoj de UEA en Facebook

| 2013-09-17
Bookmark and Share

    La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook ("Vizaĝlibro") atingis 4000 la 7-an de septembro. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009, kaj unu jaron poste ĝi jam havis 1738 ŝatantojn. Poste la kresko malrapidiĝis, sed ĉi-jare la ritmo denove plivigliĝis.

 

    Kun 585 ŝatantoj Brazilo daŭre estas sur la unua loko, kun ĉiam pli granda distanco al Usono (366). Aliaj landoj kun multaj ŝatantoj estas Francio (221), Pollando (182), Italio (178), Hispanio (174), Meksiko (130), Germanio (122), Argentino (114), Rusio (103), Hungario (83), Britio (78), Japanio (76), Nederlando (66), Kanado kaj Malajzio (po 60), Belgio (58), Ĉilio (57), kaj Kolombio kaj Vjetnamio (po 55).

 

    En marto, kiam la paĝo atingis la nombron de 3500 ŝatantoj, San-Paŭlo estis la unua en la urba statistiko, sed intertempe Rio-de-Ĵanejro klare superis ĝin kun 84 ŝatantoj, dum en San-Paŭlo loĝas 65 ŝatantoj. Sekvas Parizo (49), Bonaero (45), Hanojo (39), Budapeŝto (37), Moskvo (35), Meksikurbo kaj Seulo (po 33), Vilno (32), kaj Madrido kaj Santiago de Ĉilio (po 31).

 

    La seksa distribuo restas praktike sama ekde la komenco: 71,1% de la ŝatantoj estas viroj kaj 27,4% virinoj (la sekso de 1,5% ne estas konata). La proporcio de viroj estas do iom pli granda ol inter la individuaj membroj de UEA, el kiuj 66% estas viroj kaj 31% virinoj (sekso de 3% ne konata).

 

    Per Facebook UEA atingas publikon multe pli junan ol la kotizanta membraro, el kiu pli ol duono aĝas pli ol 60 jarojn. Entute 60,0% de la ŝatantoj en Facebook estas malpli ol 45-jaraj (41,3% aĝas malpli ol 35 jarojn; 18,7% estas 35-44-jaraj). Krome, 17,5% estas en la grupo de 45-54 jaroj kaj 11,9% en tiu de 55-64 jaroj. Pli ol 64-jaraj estas 9,1% de la ŝatantoj. Ne konata estas la aĝo de 1,2%.

 

(de Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments