Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Raportoj de "Verda Zono de la Tero" en Ĉinio laŭditaj de UN

| 2013-09-17
Bookmark and Share

de TANG ZHIQIANG

 


Luc-Marie Gnacadja, plenuma sekretario de la Konvencio por Kontraŭbatali Dezertiĝadon de la Unuiĝintaj Nacioj  

    Lastatempe Luc-Marie Gnacadja, plenuma sekretario de la Konvencio por Kontraŭbatali Dezertiĝadon de la Unuiĝintaj Nacioj, faris deklaron por laŭdi la ĉinan raportan kampanjon "Verda Zono de la Tero", kiun kune iniciatis la novaĵ-agentejo Xinhua kaj aliaj instancoj. Li diris, ke la faritaj raportoj donas la esperon, ke eblos realigi la celon de "nula kresko de dezertiĝantaj terpecoj" en la jaro 2030.

 

    En la deklaro li diris ankaŭ, ke la raporta kampanjo "Verda Zono de la Tero" prezentis sukceson de la arbo-plantado en la norda parto de Ĉinio. "Oni povas batali kontraŭ dezertiĝado ne nur en kelkaj terformoj aŭ ekologiaj lokoj, sed ankaŭ en la tuta kontinento. Dezertiĝado ne estas neŝanĝebla kaj ni povas haltigi ĝian kreskadon."

 

    Laŭ Gnacadja, ĉiujare 12 milionoj da hektaroj da produktivaj terpecoj fariĝas sterilaj pro sekeco kaj dezertiĝo. Nun en la tuta mondo, pli ol du bilionoj da homoj vivas en la regionoj, kiuj suferas de dezertiĝo, kaj multaj el ili estas en Azio, ekzemple en Ĉinio, kie 400 milionoj da homoj estas influataj de dezertiĝo.

 

    Li diris, ke batali kontraŭ dezertiĝo signifas batali kontraŭ malriĉeco, kontraŭ manko de manĝaĵoj kaj trinkakvo, kontraŭ morto de infanoj, kontraŭ degenerado de la ekologia sistemo, kaj kontraŭ perdo de la biodiverseco. Por tiuj, kiuj vivas en dezertiĝantaj regionoj, la problemo de malriĉeco estas la plej serioza. La kampanjo "Verda Zono de la Tero" montras, ke, se estas politika volo, homoj trafitaj de tiuj problemoj povas venki la defiojn, helpe de naturaj rimedoj, tekniko kaj scioj.

 

    Gnacadja emfazis, ke sekaj regionoj okupas 44 procentojn de la plugeblaj grundoj de la tuta mondo. Pli ol duono da bestoj vivas depende de tiuj grundoj kaj, se ĉiuj tiuj grundoj dezertigiĝos, la konsekvento estos katastrofa. Li gratulis al ĉinaj amaskomunikiloj pro la kampanjo "Verda Zono de la Tero", kiu laŭ li estas signifoplena kaj meritas fortan subtenon.

 

    La arbariga projekto en norda Ĉinio estas efektivigata tra 13 provincoj kaj urboj, kun la tuta areo de 4 070 mil kvadrataj metroj. La projekto estis komencita en la jaro 1978 kaj laŭplane estos finita en la jaro 2050. Laŭ statistiko, la procento de arboj, kiuj kovras la koncernajn regionojn de la lando, leviĝis de 5.05% en la jaro 1977 ĝis 12.4% en la jaro 2012.

 

    Ĉi-jare oni festas la 35-jariĝon de la arbariga projekto en la norda parto de Ĉinio. Lige al tiu jubileo iniciatis la raportan kampanjon la novaĵ-agentejo Xinhua, la Ŝtata Buroo pri Forstumado kaj aliaj registaraj instancoj ekde la 12-a de aŭgusto. En ĝi partoprenis 41 ĉinaj amaskomuikiloj paperaj kaj retaj en la koncernaj provincoj kaj urboj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments